Malnova Rejno (trafosaĵo de Fußach)
Aspekto
La malnova Rejno (trafosaĵo de Fußach) estas ĉe Fußbach parto de la malnova riverfluejo en la rejna valo en la kantonoj Sankta Gallen kaj Vorarlberg, kiu ekestas post la regulado de la Rejno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La alpa Rejno ricevis pro la internacia rejnregulado (IRR) digojn kaj pli rektan fluejon. La ĝis tiam „sovaĝa“ rivero ekde tiam fluas pli trankvile kaj inundas la valon malpli ofte.
- En la jaro 1900 la trafosaĵo de Fußacher finiĝis post kvinjara konstrutempo. En la malnovaj riveraj brakoj estis kondukita apud Höchst (Vorarlberg)/St. Margrethen la inter 1896 kaj 1906 nove konstruita rejnvala interna kanalo. Estiĝis la malnova Rejno, kiu defluigas la akvon el pluvo de la valo St. Galler kaj el parto de la Appenzellerland en la Konstancan lagon. La kanalo enfluas apud la vilaĝo Altenrhein en la lagon.
-
pentraĵo de Max Bach (1841–1914): rigardo al la Rejna angulo kaj la iama rejna elfluejo en la Konstanca lago apud Höchst
-
ŝildo kiu malpermesas la kolektadon de fungoj en la natura kaj pejzaĝa protektejo Eselschwanz
Ŝtata limo
[redakti | redakti fonton]La limo de la du ŝtatoj Aŭstrio kaj Svislando ne estis ŝanĝita. Tial ekzistas komunumoj en la federacia lando Vorarlberg, kiuj nun situas maldekstre de la Rejno. La komunumo Diepoldsau de la St.Galler nun situas dekstre de la Rejno sur “Rejna insulo”.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Portrait der Gemeinde Diepoldsau Arkivigite je 2012-05-27 per la retarkivo Wayback Machine abgerufen am 25. Mai 2012
47.4696469.609947