Malpendaĵo
Malpendaĵo estas tiu parto de iuj minuskloj, kiu daŭrigas la trunkon de la signobildo super la x-alton; por Esperanto temas do pri la supra parto de xbxdxfxhxkxlxtx (la iksoj estas aldonitaj por vidigi la trunkzonon).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Skribvarpo.png/400px-Skribvarpo.png)
Kutime la termino „malpendaĵo“ rilatas al la parto de la signobildo koneksa kun la litertrunko; t.e. la supersignojn de i, j, ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, ŭ oni ne nomas malpendaĵo, kvankam ili situas en la sama zono. Ankaŭ la supersignojn de ĥ kaj de la majuskloj oni apartigas disde la malpendaĵoj; cetere, ĉi tiuj posedas sian apartan zonon, kiun limigas la ĥ-alto (voĉlegu „ĥo-alto“).
La supran limon de la malpendaĵoj prezentas la k-alto (voĉlegu „ko-alto“). Kutime la k-alto iom superas la majusklo-alton:
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/K-alto.png/400px-K-alto.png)
La parto de iuj minuskloj, kiu sinkas sub la trunkon (sub la linibazon), estas pendaĵo.