Malpeza trajno de Ora Marbordo
Aspekto
G:link | |
---|---|
Malpeza trajno de Ora Marbordo | |
rapidtramo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ora Marbordo Aŭstralio |
Transportsistema speco | Malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 20-a de julio 2014 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 20 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 18 |
Nombro de stacioj | 19 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Translink |
Transportisto | Keolis Downer |
La Malpeza trajno de Ora Marbordo aŭ G:link (angle G:link) estas sistemo de malpeza fervojo priservanta Oran Marbordon en Kvinslando, Aŭstralio, kaj estas la sola sistemo de malpeza fervojo en Kvinslando. La sistemo formas parton de la Sudorienta Kvinslanda publiktransporta reto de Translink kaj konsistas el ununura 20 km longa linio de dek naŭ stacioj. Stacidomo Helensvale estas la norda finstacio de la sistemo, dum Broadbeach South funkcias kiel la suda finstacio. La linio komence malfermiĝis la 20-an de julio 2014 kaj poste estis plilongigita nordokcidenten de Gold Coast University Hospital ĝis Helensvale la 17-an de decembro 2017.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle, tradukebla)
- UrbanRail.Net