Malvarmosumo
Etoso
La malvarmosumo de iu vintro aŭ monato rezultas, se oni adicias la numerajn valorojn de ties negativaj tagaveraĝtemperaturoj (temperaturoj sub 0°C).
Tiun statistikan valoron oni ofte prenas por kompari la glaciiĝon de lagosurfacoj.
Por prijuĝi la severecon de iu vintro, oni adicias ĉiujn negativajn tagaveraĝtemperaturojn de novembro ĝis marto. La rezulto donas jenan konstaton:
Sumo < 100 = tre milda vintro Sumo 100-200 = normala vintro Sumo 201-300 = modere severa vintro Sumo 301-400 = severa vintro Sumo > 400 = tre severa vintro