Malvidino
Malvidino | ||
Plata Kemia strukturo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Malvidino | ||
Malvidino estas antocianino ekzistanta en pluraj fruktoj kaj vinberoj. | ||
Geranio kun forte blua tono de la antocianinoj. | ||
Primula farinosa estas floro kiu enhavas malvidinon. | ||
Kemia formulo | ||
Fizikaj proprecoj | ||
CAS-numero-kodo | 10463-84-0 | |
ChemSpider kodo | 140095 | |
PubChem-kodo | 159287 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 331.2968 g mol−1 | |
Smiles
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302+312, H312+332, H332, H334 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P280, P304+312, P351 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Malvidino estas natura kemia substanco apartenanta al la familio de la antocianinoj, kaj ĝia glukozido estas la ĉefa vegetala pigmento abunda en naturo. La malvidino respondecas pri la blukoloro trovata en la petaloj de la Primula vulgaris. Blukoloraj floroj de la Anagallis monelli ankaŭ posedas grandan koncentriĝon de malvidinoj.
La specio Vitis vinifera, unu el ĝiaj fontoj, respondecas pri la koloro de la ruĝa vino. La blukoloro de la geranio, ĉeestanta en medioj neŭtralaj aŭ acidaj, aŭ la blanka koloro (baza medio) de tiu planto elmontras la acidecon aŭ alkalecon de la grundo. Kiel aliaj antocianinoj, ĝi posedas fortan kontraŭoksidan aktivecon. Pura malvidino en la naturo malofte okazas. La malkomponiĝo de la malvidino donas lokon al la siringata acido, trovata en la siringo.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]La malvidino partoprenas en grupo da ses ĉefaj antocianinoj trovataj en la plantoj, kune kun la cianidino, delfinidino, pelargonidino, peonidino kaj la petunidino. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH− en la pozicio 4 kune kun du grupiĝoj metoksilaj (R-O-CH3) en la pozicioj 3 kaj 5 de la aromata ringo.
Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la malvidino estas molekulo relative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj estigitaj per kondensiĝo de la malvidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilaj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wine Chemistry and Biochemistry, M. Victoria Moreno-Arribas, Carmen Polo
- The Chemistry and Biology of Winemaking, Ian Spencer Hornsey
- Comprehensive Natural Products II: Chemistry and Biology: 10 Volume Set
- Structure and Chemistry (Part F), Volume 20, Atta-ur-Rahman
- Food Flavors and Chemistry: Advances of the New Millennium, Arthur M. Spanier
- Flavonoids: Chemistry, Biochemistry and Applications, Oyvind M. Andersen, Kenneth R. Markham
- General Organic and Biological Chemistry, Kenneth W. Raymond