Saltu al enhavo

Manau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manau
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1998– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manau estas franca bando de repo kaj hiphopo, kiu miksas tradician muzikon de Bretonio kun kelta muziko. Ili publikigis tri diskojn: nome "Panique Celtique" (Kelta paniko) (1998), "Fest Noz de Paname" (Fest-noz de Parizo) (2000) kaj "On Peut Tous Rêver" (Ĉiu el ni povas revi) (2005).

La bandon formis Martial Tricoche, Cédric Soubiron, Rv Lardic, Loïc Taillebrest, Gregor Gandon kaj Laurent Meliz. Ilia unua albumo "Panique Celtique" inkludas la sukcesajn kantojn "L'avenir est un long passé" (La estonteco estas longa estinteco), kontraŭmilita kanto kiu aludas al ambaŭ mondmilitoj; kaj "Mais qui est la belette?" (Sed, kiu estas la mustelo?), kanto infaneca. La albumo estis prezentita en turneo de pli ol 120 koncertoj ĉirkaŭ la tuta mondo. La disko vendiĝis proksimume je du milionoj da ekzempleroj. Tial, la grupo estis konata ne nur en Francio, sed ankaŭ en Germanio, Anglio, Kanado kaj eĉ en Novzelando.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Panique Celtique (1998)
  • Fest Noz de Paname (2000)
  • On Peut Tous Rêver (2005)
  • Seul et en silence (2007)
  • Panique Celtique 2: Le Village (2012)
  • Fantasy (2013)
  • Celtique d'aujourd'hui (2015)
  • Nouvelle vague (2019)
  • Panique celtique 3 (2020)
  • Requiem pour un celte (2023)

Soloa[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Premier Pas (Martial)

Kompilaĵo[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Best of

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]