Saltu al enhavo

Mandinga

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandinga
Mandinga en 2009
Mandinga en 2009
Bazaj informoj
Ĝenroj Latinida popularmuziko
Aktivaj jaroj 2002 ĝis nun
Retejo www.mandinga.ro
Membroj

Elena Ionescu
Alex
Chupi
Bazooka
Florin Zach

vdr

Mandinga estas rumania popmuzika grupo el Bukareŝto. La origina soloisto de la grupo estis la kantistino Elena Gheorghe, kiu forlasis la ensemblon en 2005. Ekde la jaro 2006, la nova gvida kantistino estas Elena Ionescu.

La grupo reprezentis Rumanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita kaj cetere grandparte hispanlingve kantata rumana kontribuaĵo atingis la 12-an pozicion kun la kanto "Zaleilah" (jutuba filmeto) [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) "It's Mandinga for Romania | News | Eurovision Song Contest - Baku 2012". Eurovision.tv.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • (es, en, ro) Oficiala retejo
  • (de) Mandinga ĉe eurovision.de
  • (en) Mandinga ĉe Discogs