Manifesto de Ŝventojo
Dum la komitatKunveno de TEJO je la 19-a de Aŭgusto dum IJK 2024 estis aprobita la Manifesto de Ŝventojo, kiun celas pri fortigo de rilatoj inter tejo kaj unesko kaj konfirmo de Esperanto kiel internacia lingvo taŭga por semi pacon kaj justecon inter popoloj.
Teksto
[redakti | redakti fonton]Ni, la reprezentantoj de la tutmonda esperantista junularo je uzo de niaj statutaj mandatoj, dum hibrida komitatkunsido en la urbo Ŝventojo, daŭrigante la spiriton de antaŭaj rezolucioj, strebante semi pacon kaj justecon tra la mondo per disvastigo de lingvo neŭtrale homa, aprobas la jenan Manifeston kaj invitas aliajn organizaĵojn kaj ĉiujn homojn de bona volo akompani ĝin.
- Homaj rajtoj plenumiĝas lingve. Respekto de lingvaj rajtoj de ĉiuj individuoj kaj komunumoj estas nepra kondiĉo por la konstruado de homrajtrespekta socio.
- En nia diverslingva mondo bezonatas neŭtrala kaj efika komuna helplingvo por plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj.
- Esperanto estas la plej taŭga kandidato por tiu rolo. Ĝia facileco, ĝia reguleco kaj ĝia praktika uzado diversfake dum 137 jaroj de tutmonda kaj vigla movado donas al ĝi nekontesteblan pozicion.
- Lernado de Esperanto havas pruvitan propedeŭtikan kaj kogno-plifortigan rolon. Ĝi faciligas kaj plirapidigas la akiradon de aliaj lingvoj kaj plifortigas la lingvan konscion de lernantoj, tiel kontribuante al ilia ĝenerala intelekta evoluo kaj speciale al ilia lingva lernemo.
- En la nuna ĉiam pli malgrandiĝanta mondo, interkulturaj komunikado kaj kompetento fariĝas nepre necesaj. Esperanto disponigas unikan kaj efikan rimedon por prilabori tiujn celojn, ebligante profundan interkompreniĝon trans kulturaj baroj.
- Unu el la kernaj mejloŝtonoj en la historio de Esperanto, nuntempe ĉirkaŭ la mezo de ĝia historio, okazis en 1954 en Montevideo, kiam kadre de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO oni adoptis rezolucion notante la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, rekonante la kongruon de tiuj rezultoj kun la celoj de UNESKO kaj instigante pluan akompanadon de ĝia evoluo.
- La okazaĵo de Montevideo unuflanke agnoskis la valoron kaj gravecon de Esperanto dum aliflanke donis kaj al UNESKO kaj al ĝiaj membroŝtatoj kaj al Universala Esperanto-Asocio la respondecon konstante antaŭenigi siajn komunajn celojn.
- En ĉi tiu spirito la Esperanto-movado same subtenas la klopodojn de UNESKO, aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por pace solvi la grandajn mondajn problemojn, kiujn la homaro devas fronti en ĉi tiu epoko. Tiurilate nia kontribuo estu helpi ebligi dialogon inter ĉiuj landoj kaj ĉiuj kulturoj surbaze de principoj de justeco, paco kaj egaleco.
- Fronte al la nuntempaj militoj en diversaj mondopartoj, ni emfazas disvastigadon de la pacemaj ecoj de Esperanto kaj ĝia kulturo. La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.
- La Celoj por Daŭripova Evoluigo postulas tutmondan kunlaboron por ilia konkretigo. Por efika internacia kunlaboro, bezonatas facila tamen esprimpova lingvo kiel Esperanto, kiun ĉiuj fakuloj kaj respondeculoj de ĉia organizo, sen perdado de tro da sia valora tempo, povu utiligi efike, kontentige kaj senmiskomprene. Tiuj komunikaj bezonoj estas eĉ pli signifaj kaj evidentaj hodiaŭ ol sep jardekojn antaŭe.
Konklude estu kerna celo de la esperantista movado plifortigi siajn ligojn kun UNESKO, ĝiaj membroŝtatoj kaj aliaj internaciaj instancoj cele al la plibonigo kaj plijustigo de komunikado en internaciaj rilatoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954
- Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985
- Manifesto de Raŭmo
- Manifesto de Prago
- Petskribo por agnoskigi Esperanton ĉe Unuiĝinta Naciaro
- Fina Venko