Afrika semludo
Aspekto
(Alidirektita el Mankalo)
Afrika semludo | ||
---|---|---|
Per afrika semludo (ankaŭ konata kiel mankalo) oni nomas plurajn, tradiciajn ludojn devenantajn ĉefe el Afriko. Ilia kultura rolo en la kontinento estas simile grava, kiel tiu de ŝako en Eŭropo kaj goo en Azio. Ĉiuj afrikaj semludoj estas ludoj logikaj kaj matematikaj, en kiuj plejparto de la reguloj diferencas. Ĉiam tamen samas la regulo pri semado: dum sia vico la ludanto prenas ĉiujn semojn el unu el siaj sulkoj, metas po unu al ĉiuj sekvaj sulkoj, kaj eventuale forigas la semojn de la kontraŭulo.
Nomo kaj specoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pli ol 200 diversaj afrikaj semludoj. Nuntempe la plej popularaj el ili estas ovare, bao kaj kalaho.