Saltu al enhavo

Manuel Casanoves i Casals

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Casanoves i Casals
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1927 (1927-08-21)
en Olesa de Montserrat
Morto 15-an de aprilo 2010 (2010-04-15) (82-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pastro
esperantisto
homrajta aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Manuel Casanoves i Casals [manuél kazanoves i kazáls] (Olesa de Montserrat, 21-an de aŭgusto 1927 - Barcelono, 15-an de aprilo 2010) estis kataluna katolika klaretana pastro kaj esperantisto. Ofta predikanto en katalunaj, hispanaj kaj internaciaj kongresoj kaj defendanto de la katalunaj naciaj rajtoj, jam en 1964, dum la diktaturo de generalo Franco, li prelegis en IKUE-kongreso pri "la naciaj minoritatoj laŭ la encikliko Surtera Paco". Lia agado por la homaj rajtoj igis lin fariĝi en 1961 la unua hispania membro de Amnestio Internacia kaj en 1978, kunfondinto kaj unua prezidanto de ties hispania filio.

Studinte filozofion kaj teologion, li pastriĝis en 1951. Li instruis en la seminarioj de Solsona (1951-1956) kaj Valls (1956-1960). Liaj fakoj estis muziko, la angla lingvo kaj sciencoj. En la jaroj 1961-1962 li laboris en Londono, la unuan jaron kiel help-instruisto por novicoj kaj la duan kiel instruisto pri Biblio, historio de la Eklezio, hebrea lingvo, muziko kaj liturgio. Temas pri du signifoplenaj jaroj de lia vivo. Kun la libereco esti en demokratia lando, Casanoves havis gravajn kontaktojn kun figuroj de la kataluna rezistado en ekzilo. Li malkovris la socian doktrinon de la Eklezio kaj la Deklaracion de Homaj Rajtoj. Lia alia granda malkovro estis tiu de la estonta Amnestio Internacia. En 1961 li legis la artikolon La forgesitaj malliberuloj de la katolika advokato Peter Benenson en la ĵurnalo The Observer. Rezulte, li kontaktis la aŭtoron. Li sendis al li artikolon pri la kataluna situacio, surbaze de la parolado de Jordi Pujol antaŭ la militkonsilio, kiu juĝis lin en 1960. La artikolo estis publikigita en la kvaronjara revuo Amnesty en majo 1962 sub la titolo "Kataluna protesto", kompreneble sub pseŭdonimo.[1]

Reveninte en Katalunion, li instruis en la seminario de Cervera ĝis 1968. Tiun jaron li transiris al la klaretana komunumo en Barcelono, kie li laboris por ties eldonejo (Editorial Claret) ĝis 1990. Tiam li transloĝiĝis al Vic, kie li esploris pri la fondinto de la komunumo, Antoni Maria Claret. En 2004 li revenis al Barcelono, kie li loĝis en la paroĥo Cor de Maria ĝis sia morto.[2]

Dum la Frankisma reĝimo li ankaŭ instruis la katalunan. En la eldonejo Claret li publikigis du manlibrojn, kiuj, en tiu diktatura periodo, fariĝis gravaj iloj por la instruado kaj memlernado de la kataluna lingvo: Escriviu bé el català-II (1963, 9-a eldono 1991; reeldonita en 2005 kiel Escriviu bé el català) kaj Parleu bé el català-II (kun Ramon Caralt, 1966; 3-a eldono 1985).[1][2]

Esperanton Casanoves lernis infan-aĝe hejme.[1] Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj li partoprenis en multaj kongresoj, kie li ofte diservis.[3] Li apartenis al la grupo restariginta la Internaciajn Florajn Ludojn en 1978, de kiuj li fariĝis la unua prezidanto de la Juĝkomisiono. En 1980 li fariĝis provizora prezidanto de la nov-fondita Kataluna Esperanto-Asocio. Post la oficialigo de la asocio en 1982, li daŭris en la posteno ĝis la elĉerpo de dua kaj lasta mandato, en 1986, laŭ la tiama statuto de la asocio.

  • Parleu bé el català I. Vocabulari d'incorreccions (kun Ramon Caralt). Barcelono: Editorial Claret, 1972.
  • Parleu bé el català II. Normes pràctiques. Barcelono: Editorial Claret, 1980. (4-a eldono, 1992)
  • Escriviu bé el català. Barcelono: Editorial Claret, 12-a eldono, 2005.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Muñoz Duran, Màxim. «Missa exequial pel P. Manuel Casanoves», 2010.04.16 (katalune)
  2. 2,0 2,1 «Manuel Casanoves i Casals» | Enciclopèdia Catalana (katalune)
  3. Marco Botella, Antonio. Esperanto en Katalunio. Barcelono: Barcelona Esperanto-Centro, 2005, p. 348-349.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]