Manuela Burghelea
Aspekto
Manuela Burghelea | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | rumana • Esperanto |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2015–) ![]() |
Manuela Burghelea estas rumana esperantistino, esperantiĝinte en 2015.[1] Inter novembro 2018 kaj septembro 2019 ŝi laboris kiel plentempa volontulo de TEJO en la centra oficejo de UEA.[1][2] Manuela studis lingvojn kaj interkulturan mediacion. Krom la studado, ŝi volontulis en pluraj asocioj kaj tradukis, interalie antaŭ 2018 volontulante ĉe Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo (Francio), kaj ankaŭ agadante en Esperanto-asocioj de Brazilo, pli ekzakte en Rio-de-Ĵaneiro kaj San Paŭlo. Laŭ la stato de 2018 ŝi estis redaktoro kaj administranto ĉe Tutmondaj Voĉoj, por la rumanlingva sekcio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
- ↑ Jarraporto 2019 (angle). Alirita 2021-10-22 .