Manzanillo (Colima)
Manzanillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Kromnomita Velfiŝa Ĉefurbo de la Mondo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 28200–28279, 28860–28869 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 159 853 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 855 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo)19.053205833333-104.31638055556Koordinatoj: 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Manzanillo, Colima [+] | |||||
Manzanillo estas grava havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Meksiko, en la meksika subŝtato Colima kaj ĉefo de la samnoma municipo. Kun populacio de 159.853 loĝantoj laŭ la censo de INEGI farita en 2020, ĝi estas la plej loĝata en la ŝtato [1].
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de la urbo estas konstruita sur ĝia granda marhaveno kaj turismo. Manzanillo estas la plej grava havenurbo en Meksiko kaj turisma kaj feria celloko fama pro ĝiaj strandoj, la verda fulmofenomeno kaj la velfiŝoj kiuj estas trovita en la proksimaj akvoj. Fakte, la urbo estis oficiale difinita kiel la "ĉefurbo de velfiŝoj" de la mondo [2]. En la urbo ĉiujare okazas fiŝkapta konkurso kiu allogas multajn turistojn [3].
Transporto
[redakti | redakti fonton]La haveno de Manzanillo estas la plej granda kaj plej okupata haveno en Meksiko. La haveno situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano kaj ebligas al Meksiko komerci kun Azio, Oceanio, Aŭstralio kaj la landoj kiuj situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano, en Sudameriko kaj ankaŭ tiuj kiuj situas ĉe la marbordo de Atlantiko danke al la Panama kanalo [2].
En 2002, dum la striko de la marhaveno de Long Beach (en), pli ol duono de la varoj alvenis al la haveno de Manzanillo. De tie la varoj estis transportitaj per trajno kaj kamionoj al Usono kaj inverse.
Flugaveno
[redakti | redakti fonton]"Playa de Oro" flughaveno situanta proksime de Manzanillo estas la plej grava flughaveno en la stato de Colima.
La cellokoj de la flughaveno Playa de Oro estas: Meksikurbo, Monterejo, Toronto, Vankuvero, Vinipego, Montrealo, Kalgario, Edmontono, Los-Anĝeleso, Houston, Fenikso kaj Mineapolo.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Manzanillo estas gefrata urbo de la jenajn urboj:
- Saint Paul (Minesoto), Usono[4]
- Flagstaff (Arizono), Usono
- San Pablo (Kalifornio) (en), Usono
- Santiago de Ĉilio, Metropola Regiono Santiago
- Ningbo, Ĉinio[5]
- Valparaiso, Ĉilio Valparaiso (regiono)
- Weihai (en), Ĉinio[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Conteo de Población y Vivienda 2005 (hispane). INEGI (Instituto Nacional de Estadística, Geografía e Informática). Arkivita el la originalo je 28 March 2007.
- ↑ 2,0 2,1 . History of Manzanillo Mexico. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 5 April 2018 .
- ↑ Manzanillo info at visitmexico.com Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine. Ritrieved 5 August 2011.
- ↑ Cuales son las Ciudadades Hermanas de tu Ciudad. Arkivita el la originalo je 27 November 2009. Alirita 29 January 2019 .
- ↑ Se Se Hermanan las Ciudades Porturarias Manzanillo-Ninbo. Arkivita el la originalo je 6 March 2016. Alirita 29 January 2019 .
- ↑ Weihai.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Manzanillo ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- Sinkado de la SS Ora Pordego
- Colima Enciclopedia de los Municipios de México (INAFED)
- Internacio de gefrataj urboj - Enreta Adresaro: Meksiko, Amerikoj
- Haveno de Manzanillo Arkivigite je 2019-12-22 per la retarkivo Wayback Machine