Saltu al enhavo

Maquinista Francisco Savio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maquinista Francisco Savio
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 34° 25′ S, 58° 48′ U (mapo)-34.4111-58.7983Koordinatoj: 34° 25′ S, 58° 48′ U (mapo) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Maquinista Francisco Savio (Bonaero)
Maquinista Francisco Savio (Bonaero)
DEC
Lokigo de Bonaero en Argentino
Situo de Maquinista Francisco Savio
Maquinista Francisco Savio (Granda Bonaero)
Maquinista Francisco Savio (Granda Bonaero)
DEC
Situo de Maquinista Francisco Savio

Map

vdr

Maquinista Francisco Savio estas argentina urbo en la norda areo de Granda Bonaero. Unu parto etendiĝas en la distrikto Escobar kaj alia en la distrikto Pilar en la provinco Bonaero.

Ĝi havas sportejon ekipitan per naĝejo, 3 tenisejoj, basketbalkampoj kaj unu futbalkampo. Sur la nivelo de justico, ĝi havas Asistantan Prokurorejon, dependan de la Malcentralizita Prokurorejo de Escobar, ene de la Juĝa Departemento de Zárate - Campana. En la fako de sano, estas en ĉi tiu urbo du ĉambroj de unua helpo, la ĉambro Eva Perón, situanta en la kvartalo Amancay, kaj la ĉambro Alfredo Vilar, en la kvartalo Ovejero Urquiza.

Ĝia loĝantaro estas 41 092 loĝantoj (2001), el kiuj 31 751 estas en Escobar, kie ĝi nomiĝas Maquinista F. Savio Este, kaj 9 341 en Pilar.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]