María Asquerino
María Asquerino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
María Urdiaín Muro | |||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1925 en Madrido | ||||
Morto | 27-an de februaro 2013 (87-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mariano Asquerino vd | ||||
Patrino | Eloísa Muro vd | ||||
Edz(in)o | Alfonso Estela (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1941– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dulce Nombre de María Urdiaín Muro, konata artetose kiel María ASQUERINO (Madrid, 25a de novembro 1925 – Madrid, 27a de februaro 2013), estis hispana aktorino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis konsiderata kiel unu de la grandaj teatraj aktorinoj, ĉar ŝi atingis sukcesojn per teatraĵoj kiel Eloísa está debajo de un almendro (1940), La ciudad alegre y confiada (1951), Un marido de ida y vuelta (1952), Madrugada (1953), Una muchachita de Valladolid (1957), El chico de los Winslow (1958), Esta noche es la víspera (1958), El rey ha muerto (1960), La cornada (1960), Trampa para un hombre solo (1960), Tengo un millón (1960), La bella malmaridada (1962), Epitafio para un soñador (1965), El zapato de raso (1965), Espejo para dos mujeres (1965), Sola en la oscuridad (1967), El sueño de la razón (1970), Anillos para una dama (1973), Motín de brujas (1980), La gaviota (1981), Farsa y licencia de la Reina Castiza (1986), Hipólito (1995), Algún día trabajaremos juntas (1997) kaj Roberto Zucco (2005).
Kvankam ŝi sukcesis ĉefe en teatro ŝi sukcesis ankaŭ en kino per aktorado ekzemple en la filmo Surcos (José Antonio Nieves Conde, 1951), kun Jaime de Mayora kaj Camilo José Cela en El Sótano (1949), kun Ladislao Vajda en Séptima página, kun Antonio Fernández-Román en El sol en el espejo (1963), kun Eloy de la Iglesia en Nadie oyó gritar (1973), kun Luis Buñuel en Ese oscuro objeto del deseo (1977) kaj kun Fernando Fernán Gómez en Mambrú se fue a la guerra (1986), El mar y el tiempo (1989) kaj Fuera de juego (1991).
Poste, ŝi ludis en Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (Agustín Díaz Yanes, 1995), Muertos de risa (Álex de la Iglesia, 1999), La comunidad (Álex de la Iglesia, 2000) kaj Tiovivo c. 1950 (José Luis Garci, 2004).
En 1987 ŝi publikigis libron Memorias. En 2009, koincide kun la premiero de la filmo Pagafantas, ŝi anoncis sian retiriĝon de la profesio. Ŝi ricevis la Ormedalon al Merito en Belartoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo María Asquerino en la hispana Vikipedio.