Saltu al enhavo

María Moliner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Moliner
Persona informo
María Moliner
Naskonomo María Juana Moliner Ruiz
Naskiĝo 30-an de marto 1900 (1900-03-30)
en Paniza
Morto 22-an de januaro 1981 (1981-01-22) (80-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Zaragozo
Institución Libre de Enseñanza
Instituto Cardenal Cisneros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Matilde Ruiz Lanaja (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Matilde Moliner Ruiz (en) Traduki kaj Enrique Moliner Ruiz (es) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Fernando Ramón Ferrando (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo vortaristo
lingvisto
arkivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Diccionario de uso del español vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Juana MOLINER Ruiz (Paniza, Zaragozo, 30-a de marto 1900 - Madrido, 22-a de januaro 1981) estis hispana bibliotekistino, arkivistino, filologo kaj leksikografo, konata ĉefe kiel aŭtoro de la fama Diccionario de uso del español.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En Madrido ŝi kun siaj fratoj studis en la lernejo de la Institución Libre de Enseñanza de la strato Obelisco, poste Martínez Campos, kaj ekzameniĝis liberstatuse en la Mezlernejo Cardenal Cisneros. Ŝi mem poste deklaris, ke en la Institución ŝin lernigis Américo Castro, kiu ekinteresigis ŝin por gramatiko.[1]

Ekde 1912 ŝia patro, marista kuracisto, restis en Argentino abandonante la familion. Tial la patrino decidis revenon al Aragono, kie María mem helpis la vivtenandon de la familio instruante private latinon, matematikon kaj historion.[2] Ŝi finigis sian mezlernadon en Zaragozo en 1918.

Ŝi eklaboris kiel filologo kaj leksikografo por aragona vortaro. Ŝi gradiĝis en 1921 en Historia, nura fako ekzistanta tiam en la Facultad de Filosofía y Letras de la Universitato de Zaragozo, atingante plej superajn atingojn. Same faris ŝia fratino Matilde Moliner en 1925. María Moliner eklaboris en la Nacia Biblioteko de Hispanio, poste en la Ĝenerala Arkivo de Simanko, poste en Murcio kaj Valencio. En Murcio edziniĝis kaj havis unuajn gefilojn kaj en Valencio postajn.

Ŝi estis la unua virino kiu instruis en la Universitato de Murcio, en 1924.[3]​ En la 1930-aj jaroj ŝi aktive partorpenis en la tutlanda biblioteka politiko, kunlaborante kun la Institución Libre de Enseñanza en edukaj projektoj kiel Misiones Pedagógicas dum la Dua Hispana Respubliko.[4][5][6]

En 1939 je la fino de la Hispana Enlanda Milito, ŝi kaj ŝia edzo estis elpostenigitaj fare de la diktatura reĝimo, kaj povis serĉi postenojn nur kelkajn jarojn poste. En la 1960-aj jaroj ŝi dediĉis siajn energiojn al la prilaborado de la Diccionario de uso del español (Vortaro por uzado de la hispana), zorgado de sia edzo, jam emerita, malsana kaj blinda, ĝis ŝi mem ekmalsaniĝis en 1973. Ŝia edzo mortis en 1974 kaj ŝi en 1981.

  • Moliner, María (1979). Diccionario de uso del español, volumen 1. Barcelona: Gredos. ISBN 9788424913441.
  • Moliner, María (1979). Diccionario de uso del español, volumen 2. Barcelona: Gredos. ISBN 9788424913489.
  • Moliner, María (2013). Gramática básica del español (2a eldono). Barcelona: Gredos. ISBN 9788424936853.
  • Moliner, María (2013). Ortografía del español (tria eldono). Barcelona: Gredos. ISBN 9788424936389.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ahumada, Ignacio, Cinco siglos de lexicografía del español. Volumen 66, Publicaciones de la Universidad de Jaén, 2000, 441 pp. ISBN 9788484390480.
  • Alonso Omeñaca, Samuel, María Moliner: breve diccionario de vida y obra. Mujeres en la historia, Prisanoticias Colecciones, 2019, 141 pp. ISBN 9788499071114.
  • Benítez Marco, María Pilar (2010). María Moliner y las primeras estudiosas del aragonés y del catalán de Aragón. Zaragoza: Rolde de Estudios Aragoneses. ISBN 84-82582-14-3.
  • Búa Martín, Hortensia (2012). María Moliner: La luz de las palabras. Madrid: H.B.M. ISBN 978-84-616-1600-8.
  • Casas Gómez, Miguel, Penadés Martínez, Inmaculada, Estudios sobre el Diccionario de uso del español de María Moliner, Universidad de Cádiz, Servicio de Publicaciones, 1998, 336 pp. ISBN 9788477866053.
  • Elmert, Sandra, 100 mujeres que cambiaron el mundo, Molino, 2018, 224 pp. ISBN 9788427215993.
  • Fuente, de la, Inmaculada (2011 [segunda edición, 2018]). El exilio interior. La vida de María Moliner. Madrid: Turner. ISBN 978-84-17141-82-0.
  • Otero Urtaza, Eugenio y García Alonso, María, Las misiones pedagógicas, 1931-1936, Publicaciones de la Residencia de Estudiantes, 2006, 548 pp. ISBN 9788495078537.
  • Ramón Moliner, Pedro, «Notas sobre mi madre», suplemento del Heraldo de Aragón, 26 de marzo de 2000.
  • Rubio López, A. Pilar, Vida y obra de María Moliner, volumen 10 de Biografías, Eila, 2010, 133 pp. ISBN 9788493835613.
  • Tavera, Susanna, Mujeres en la historia de España: enciclopedia biográfica, Planeta, 2000, 850 pp. ISBN 9788408035411.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fuente (2018), pp. 35, 44-45 kaj 56-57.
  2. Pardo Lancina, Víctor (marto 2000). «Memoria de María Moliner. El sillón vacío de la Academia». Trébede (36). Arkivita el originalo la 7an de marto 2010. Konsultita la 14an de oktobroe 2011. «Declaraciones de Fernando y Carmen Ramón Moliner, aunque aclaran que a ella no le gustaba recordar esa etapa de su vida, cuando "pasaron tiempos muy difíciles, como de novela de Dickens"».
  3. Argüelles, J. C. kaj Segura, M. I. «María Moliner, primera mujer profesora en la Universidad de Murcia», revuo Mvrgetana, n.º 125, 2011, pp. 263-272.
  4. María Moliner. «Misiones Pedagógicas». Csic.es. Konsultita la 22an de marto 2017.
  5. M. A. Martín Zorraquino, «María Moliner y su contribución a la lectura pública en España», CEE Participación Educativa, número extraordinario, 2010, pp. 127-142], en p. 128 bibliografio pri la afero, ĉefe el P. Faus Sevilla, La lectura pública en España y el Plan de Bibliotecas de María Moliner, Madrid: ANABAD, 1990.
  6. Bermejo Larrea, J. Ignacio. «María Moliner, el espíritu de una bibliotecaria comprometida». Cvc.cervantes.es. Konsultita la 22an de januaro 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]