María VILLALON Sánchez (n. Arundo, Malago, Andaluzio, Hispanio; 1-a de aprilo de 1989) estas hispana kantisto kaj komponisto. Ŝi famiĝis post venko de la unua eldono de la programo de kantontoj Factor X en Hispanio, en 2007. Ŝi estas plej konata pro tio, ke ŝi kantas la faman kanton «La lluvia» (la pluvo).
Maria naskiĝis en Arundo en la provinco Malago de Hispanio, kie ŝi kreskis kantante ekde kiam ŝi estis trijaraĝa, farante sonregistraĵojn duon-profesiajn kaj prezentante sin al konkursoj, kiaj ekzemple Bienvenidos de Canal Sur aŭ Operación Triunfo (inter la 90 unuaj rangoj), ambaŭ en 2006. Ŝi licenciiĝis pri hispana filologio. Ŝi studis violonĉelon en la konservatorio ĝis siaj 17 jaroj.
Kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi eldonis sian unuan diskon, Entre sueños, kaj 16-jaraĝa la duan, nome Rompe. Ambaŭ diskoj estis vendataj de María mem ĉe domoj, trinkejoj kaj vendejoj por reakiri la monon investitan[1][2].
Ŝi kunlaboras kun la retejo La Noticia Imparcial, kie ŝi verkas artikolojn pri novaj teknologioj.
Ŝi ludis por la 73a Hispana kaj la 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Arundo, Hispanio, kie ŝi sukcesis per «La pluvo», versio en Esperanto (trad. de Svena Dun) de "La lluvia"[3].
Ŝi ankaŭ partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eurovida kantokonkurso 2017 en Kievo[4].
Origine (en 2009) publikigita en la hispana sub la titolo «La lluvia» (la pluvo). La esperantigita versio estis kantita unuafoje dum la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014. Maria Villalon kantas ĝin kvankam la aŭtoro kaj komponisto estas Carlos Matari. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.
Jen la teksto:
Pluvas La trotuaroj malsekaj estas Neniu spuro sur ili restas La pluvo nian sekreton tenas.
Pluvas Ĉe la fenestro mi vin sopiras La tagoj fremdas kaj min korŝiras Malvarma tempo brakumas min
La pluvo falas sur la tegmentojn Kie sidis ni intime Kaj endormiĝis sen duboj, sentime, Sine de aŭror'.
Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras Sur min la pluvo serene ploras Ĉar vi estas for Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas Kaj la vundoj min damaĝas Se mi ne plu aŭdas vin
Pluvas Kaj ĉiuj vortoj fariĝas nulo Dum en la noktoj min hantas dubo Pri la destino de tiuj kisoj
Pluvas Silento ŝvebas en la kvartalo La suno strebas tra nubo-baro Por plensekigo de trotuaro Por plensekigo de la tegmento Kie sidis ni intime, Kaj endormiĝis sen duboj, sentime, Sine de aŭror'.
Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras Sur min la pluvo serene ploras Ĉar vi estas for Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas Kaj la vundoj min damaĝas Se mi ne plu aŭdas vin
Sur la tegmentoj kie sidis ni intime, Kaj endormiĝis sen duboj, sentime, Sine de aŭror'.
Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras Sur min la pluvo serene ploras Ĉar vi estas for Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas Kaj la vundoj min damaĝas Se mi ne plu aŭdas vin
Llueve Y las aceras están mojadas Todas las huellas están borradas La lluvia guarda nuestro secreto
Llueve Y en mi ventana te echo de menos Los días pasan y son ajenos El frío me abraza y me parte en dos
La lluvia cae sobre los tejados Dónde fuimos más que amigos Recuerdo que dormimos al abrigo Del amanecer
Los bares han cerrado ya no hay copas La lluvia hoy mojará mi ropa Si no estás aquí Si tú no estás me duelen mas los años Las heridas me hacen daño Si no vuelvo a oír tu voz
Llueve Y las palabras se quedan mudas Todas las noches las mismas dudas ¿Qué fue de todos aquellos besos?
LLueve Y se enmudece la primavera Cuento las veces que el sol espera Para secar de lluvia la acera Para secar de lluvia el tejado Dónde fuimos más que amigos Recuerdo que dormimos al abrigo Del amanecer
Los bares han cerrado ya no hay copas La lluvia hoy mojará mi ropa Si no estás aquí Si tú no estás me duelen mas los años Las heridas me hacen daño Si no vuelvo a oír tu voz
En los tejados dónde fuimos más que amigos Recuerdo que dormimos al abrigo Del amanecer
Los bares han cerrado ya no hay copas La lluvia hoy mojará mi ropa Si no estás aquí Si tú no estás me duelen mas los años Las heridas me hacen daño Si no vuelvo a oír tu voz
Origine publikigita en 2007 en la hispana kun la titolo «Agüita de abril» (signifante Pluveto de aprilo). La esperantigita versio kantita unufoje ĉe la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014 kie Maria Villalon kantas ĝin. La aŭtoro kaj komponisto estas Raul Bioque. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.
Jen la kantata teksto:
Lalaralalara...
Kion diri do, Se la vivo pasas for Nudigante sen pudor' Ĝisfunde mian koron
Akvoj silentaj Kiuj celas min Kiuj trafas kun pasi' Kaj ekscitas mian emon
Ĉi-nokte ne lumis la kandelo Ĉe kies lumo ni renkontis nin
Mi tre solas nun sen konsil' Neniu ja helpas min Mi serĉas plu mian eviteman celon Kiu fremdas sen vi Viviga pluvet' Por mi en la kor'
Lalaralalara...
Sen sekretoj do Miaj lipoj vias plu Ili pulsas nude nun Ruĵon prenis for la pluvo Aj sombra koro kien fuĝos vi Ke ne hantu vin la morna griz' De tagiĝoj sen espero
Mi plendas pri vi kaj ĉi alternativo Ĉar ambaŭ senindulge vundas min
Mi tre solas nun sen konsil' Neniu ja helpas min Mi serĉas plu mian eviteman celon Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Mi tre solas nun sen konsil' Neniu ja helpas min Mi serĉas plu mian eviteman celon Kiu fremdas sen vi Aj! Viviga pluvet'
Tre belas la viv' Kiam oni alvenas al ni senriproĉe Ĉiunokte sopir', sopir', vekas min mornavoĉe
Mi tre solas nun sen konsil' Neniu ja helpas min Mi serĉas plu mian eviteman celon Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Mi tre solas nun sen konsil' Neniu ja helpas min Mi serĉas plu mian eviteman celon Kiu fremdas sen vi hahahaha... Viviga pluvet' Por mi en la kor'
Nada que decir Nada nuevo que contar Todo lo que vivo en mi Desnuda hasta mi alma
Aguas que corren Nacen por venir Que desatan furia al fin Que se mezclan con mis ganas
Anoche perdimos las miradas Las mismas que nos hicieron vivir
En mi soledad nadie mas Vive por mi solo yo Sola ante un fin que se esconde por nada Y para nada sin ti Aguita de abril En mi corazón
Lalaralalara...
Nada que ocultar echas mis manos sobre ti Nacen cueros sin carmin Desgastado por la lluvia Ay alma en pena Donde vas a ir Donde el dia no se torne gris Escalando madrugadas
Maldigo a tu voz y a esta encrucijada Las mismas por las que ahora sufro yo
En mi soledad nadie mas Vive por mi solo yo Sola ante un fin que se esconde por nada Y para dar sin ti aaaa...
En mi soledad nadie mas Vive por mi solo yo Sola ante un fin que se esconde por nada Y para nada sin ti Aguita de abril
Que bello es vivir Cuando aún quedan almas por dar Sin reproches sollozándo mi voz Y aún me despierta en las noches
En mi soledad nadie mas Vive por mi solo yo Sola ante un fin que se esconde por nada Y para nada sin ti aaaa...
En mi soledad nadie mas Vive por mi solo yo Sola ante un fin que se esconde por nada Y para nada sin ti Aguita de abril En mi corazón...