Saltu al enhavo

Maracanaú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maracanaú
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Nordorienta regiono
Subŝtato  Cearao
Fondita 1983
Telefonkodo 85
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 234 509  (2022) [+]
Loĝdenso 2 233 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 53′ S, 38° 38′ U (mapo)-3.8769444444444-38.625833333333Koordinatoj: 3° 53′ S, 38° 38′ U (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 105 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Maracanaú (Brazilo)
Maracanaú (Brazilo)
DEC
Situo de Maracanaú

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maracanaú [+]
vdr

Maracanaú [marakanau] (foje esperantigita "Marakanauo") estas municipo kaj grandurbo de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo kaj en la subŝtato Cearao. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 234 509 loĝantoj sur areo de 105 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 2 233 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj municipoj Fortalezo, Caucaia, Itaitinga, Maranguape kaj Pacatuba.

La loknomo signifas tupilingve (marakana + y) "rivero de la marakanoj, (birdospecio Primolius maracana)". La nomo de la urbo ŝuldiĝas al la ĉeesto de granda kvanto de tiuj birdoj vivintaj en loka rivero.

Tie troviĝas granda nombro de industriejoj kaj la loĝantaro konsistas precipe el laborantoj de tiuj industrioj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Makaranauo situas en nordorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo (la urbo mem laŭ bordo de rivero). Fortaleza troviĝas 24, Natalo (Brazilo) 435, Teresina 483, Recife 622, São Luís 643, Maceió 721, Salvador de Bahio 1014, Belém 1127, Braziljo 1670, Goiânia 1837, Belo Horizonte 1875, Nova Iguaçu 2164, Rio-de-Ĵanejro 2174, Campinas 2304, San-Paŭlo (urbo) 2350, Guarulhos 2339, Manaus 2376, Campo Grande 2529, Curitiba 2652, Porto Alegre 3196 km.

En tiu loko indianoj vivis antaŭ la alveno de eŭropanoj. En 1649 nederlandanoj alvenis, kiuj serĉis arĝentojn. En 1875 fervoja stacidomo estis konstruita. En la 1970-aj jaroj Marakanauo iĝis industria zono de Fortaleza.

Marakanauo estas la plej granda industria centro de la ŝtato Cearao, kie oni produktas diversajn varojn: elektrajn ekipaĵojn, medikamentojn, ŝtofojn, kemiaĵojn, nutraĵojn. En la municipo grave rolas la agrikulturo (kotonoj, kuracherboj).

La urbo Marakanauo havas ponton tra rivero. La plej grava vojo kuras al Fortaleza.

La urbo havas 87 urbajn lernejojn (16 ŝtataj kaj 71 privataj). Ekzistas en Maracanaú kelkaj altlernejoj.

Maracanaú situas en tropika klimato. Jare pluvas po 1426 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen la pluva sezono daŭras inter januaro-julio. La averaĝa jara temperaturo estas 26  °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 22-29  °C.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]