Marcali
Ne miskomprenu kun Marcal!
Marcali | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1977–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 8700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 502 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 35′ N, 17° 24′ O (mapo)46.58305555555617.406388888889Koordinatoj: 46° 35′ N, 17° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 104,4 km² (10 440 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Marcali [+] | |||||
Marcali estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali, kies centro estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Marcali situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, laŭ fervojo Balatonkeresztúr-Somogyszob. La Balatono etendiĝas 15 km-ojn norden. Kaposvár troviĝas 49, Pécs 113, Budapeŝto 177 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko, poste romianoj alvenis. La unua skriba mencio devenis el 1274. En 1448 ĝi iĝis kampurbo kune kun preĝejo kaj burgo. La turkoj en 1544 detruis kaj faris senhoma la urbeton. Post la turkoj bienocentro de familio Széchenyi (sEĉEnji) fondiĝis. En 1722 la loko denove iĝis kampurbo en 1722, distriktejo ekde la 19-a jarcento, urbo ekde 1977. En 1983 la fervojo ekfunkciis.
Apud la urbo radiostacio funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de Marcali, nun hospitalo
- Preĝejo Anunciacio (Marcali)
- muzeo
- kuracbanejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Marcali naskiĝis:
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Henrik Marczali, historiisto