Saltu al enhavo

Marcel Boubou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Boubou
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1892 (1892-09-22)
en Beaugency
Morto 18-an de septembro 1942 (1942-09-18) (49-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Henri Boubou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lerneja majstro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marcel BOUBOU (Marcelo BUBU), naskiĝis en Beaugency (franca departemento Loiret) la 22-an de septembro 1892, mortis la 18-an de septembro 1942 en la koncentrejo Aŭŝvico, estis franca instruisto, aktiva en la laborista esperantista movado ĝis la dua mondmilito. Pro sia partumo al la kontraŭnazia rezistado li estis arestita jam en oktobro 1940. La 6-an de julio 1942, li estis sendita al la koncentrejo de Aŭŝvico, kie li pereis la 18-an de septembro.

Boubou naskiĝis la 22an de septembro 1892- en la urbo Beaugency. Li studis la intruistan seminarion de 1908 —1911 en Orleans. Li instruis en La Baule, poste en Saint-Jean-de-la-Ruelle, Orleans-Les Aydes ĉe la strato de la universitato kaj fine Dauphine-avenuo, sin dediĉante al sia eduka tasko.

Apenaŭ elirinte el la instruista seminario, li aliĝis al la socialista partio. Post li aliĝis al la Komunista Partio. Kun aliaj kamaradoj, li kreis kaj vivigis la unuecan sindikaton en kiu li speciale zorgas pri la Internacio de la Instrulaboristoj, kun Georges Cogniot. Pro tui ki estis persekutita per la Daladier-dekreto, kiu malpermesis la Komunistan Partion en Francio.

Boubou estis unuafoje arestita en februaro 1940, li estis liberigitaj post 48 horoj, ĉar neniun pruvon oni povis trovi kontraŭ li. Li estis denove arestita la 18-an de oktobro 1941 kaj kondukita al la malliberejo de la strato Eugene-Vignat. Li estis deportita al Germanio la 6-an de julio 1942. Li mortis en Auschwitz septembre de 1942.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1921 Boubou estis tre aktiva en SAT, kie li gvidis la pedagogian sekcion, kaj en Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO). Li ankaŭ agadis kiel esperantisto kadre de la Freinet-movado.

En 1931 li forlasis SATon okaze de la komunista skismo por agadi en la kadro de la IPE-movado. Li gvidis Esperanto-kursojn en la Labor-Borso, kaj ankaŭ perkorespondajn senpagajn kursojn al multaj instruistoj; li eĉ foroferas siajn feriojn al la somera Esperanta lernejo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Historio de SAT 1921-1952. Paris: SAT 1953, 152 p.
  • Lins, Ulrich. La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. 1988, 568 p. ISBN 5-01-003136-1
  • Schwarz, Adolf. Survoje al Internacia de Proleta Esperantistaro. Faktoj, dokumentoj, rememoroj. Sofio 1992, 223 p.
  • Liberté. Eld. Nacia Sindikato de Francaj Instruistoj, Parizo, 1946(?)
  • Marcel Boubou 1892-1942. Der Esperantist n116 jun 1982, p. 127-129.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]