Marcel Reine
Marcel Reine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1901 en Aubervilliers |
Morto | 27-an de novembro 1940 (38-jaraĝa) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | piloto |
Marcel REINE estis franca aviadisto naskiĝinta la 1-an de decembro 1901 en Aubervilliers en la departemento Seine-Saint-Denis kaj mortinta la 27-an de novembro 1940 en Mediteraneo. Lia familio devenis de Bransles, en la departemento Seine-et-Marne.
Linia piloto
[redakti | redakti fonton]Unue militista piloto, poste li estis dungita ĉe la kompanio « Aeraj Linioj » Latécoère (estonta « Aéropostale ») en decembro 1924. Tie liaj kolegoj estis Jean Mermoz, Henri Guillaumet, Antoine de Saint-Exupéry. Li estis postenigita en 1929 en Suda Ameriko kaj flugis sur la linioj :
- Bonaero en Argentino – Asunciono en Paragvajo
- Bonaero en Argentino – Rio-de-Ĵanejro en Brazilo
- Bonaero en Argentino – Santiago de Chile en Ĉilio
La 27-an de novembro 1940 kun sia kamarado Henri Guillaumet li flugis al Sirio por konduki al lia posteno Jean Chiappe, promociita ŝtatkomisaro en Sirio kaj Libano. Ilia kvarmotora Farman « Le Verrier » estis trafita de itala ĉasaviadilo kaj malaperis en la maron Mediteraneon.
Marcel Reine atingis 9100 flughorojn.
Honoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Premio kiel linia piloto en 1930
- Oficiro de la Honora Legio en 1934
Citaĵo je la ordo de la Nacio
[redakti | redakti fonton]- Dufoje kaptita de Maŭroj sekve de neeviteblaj surteriĝoj.
- Efektivigis 81 traflugojn de Suda Atlantiko kaj multajn transflugojn de Andoj.
- Spertulo en noktaj flugoj, unu el la realigintoj de grandaj aeraj poŝtlinioj.
- Pasie fervorita pri la mistiko de la postaĵo, grandvalora rilate al la plej noblaj konkuremoj kaj al la plej maloftaj virtoj.
Verko dediĉita al Marcel Reine
[redakti | redakti fonton]- france Marcel Reine Héros de l'Aéropostale (Marcel Reine Heroo de « Aéropostale »), Hubert Reine, Eldonejo Loubatières (ISBN 2-86266-381-6)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Precipa fonto : http://fr.wikipedia.org/wiki/Marcel_Reine
kaj : http://www.memoire-aeropostale.com/index.php?pg=figures-reine&lang=fr Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine