Marcelo Rubens Paiva
Marcelo Rubens Paiva | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 1-an de majo 1958 en São Paulo | ||||
Nacieco | brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Campinas Universitato de San-Paŭlo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Rubens Paiva (en) vd | ||||
Gefratoj | Vera Silvia Facciolla Paiva (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto scenaristo verkisto dramaturgo vd | ||||
Aktiva dum | 1981-nuntempo | ||||
Verkado | |||||
Temoj | filozofio, spirito | ||||
Verkoj | Feliz Ano Velho | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marcelo Rubens PAIVA (naskiĝis la 1-an de majo 1959, en São Paulo) estas fama brazila verkisto kaj ĵurnalisto konata pro sia aŭtobiografio Feliz Ano Velho.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en São Paulo la 1-an de majo 1959, Marcelo Rubens Paiva devis transiri al Rio-de-Ĵanejro en 1966 sekve de la volonta ekziliĝo de sia patro, socialista deputito Rubens Paiva, kontraŭstaranta al la Brazila milita puĉo de 1964. En 1970, lia patro estis torturita kaj malaperis, kio konsistigis por Marcelo la unuan traŭmaton de lia juneco.
20-jaraĝa, Marcelo ekkonis la duan ŝokon de sia vivo: sekve de falo sur la fundon de lago, li vundiĝis en la 5-a kola vertebro kaj restis plurajn jarojn tetraplegiulo. El tiu travivaĵo li eltiris la rakonton Feliz Ano Velho (Feliĉan Malnovan Jaron), en kiu li rakontis ĉion kion li suferis kaj lian doloran rilaton kun la mondo. Tiu libro estis poste tradukita en multajn lingvojn kaj fariĝis furorlibro en Brazilo.
Post kiam li povis denove uzi manojn kaj brakojn, li fariĝis diplomito de Universitato de San-Paŭlo kaj pri Literatura Teorio en Ŝtata Universitato de Campinas[1].
En 1986, li verkis sian 2-an romanon: Blecaute. Ekde 1989, li ankaŭ lanĉis sin en la verkadon de tekstoj por teatro. En 1990, li publikigis Ua:brari, kaj en 1992, As Fêmeas, eseo pri ina spirito[2].
Ekde 2009, li ankaŭ komencis reĝisori siajn teatraĵojn, kiel en 2010 O Predador Entra na Sala, kun Raul Barreto, Anna Cecília Junqueira kaj Celso Melez.
Li ankaŭ laboras por la gazeto Veja, por la magazino Vogue, por la ĵurnalo Folha de São Paulo. En 2009, lia blogo ricevis distingon Melhor Blogue de Comunicação.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1981: Feliz Ano Velho
- 1986: Blecaute
- 1990: Ua:brari
- 1992: As Fêmeas
- 1994: Bala na Agulha
- 1996: Não És Tu, Brasil
- 2004: Malu de Bicicleta
- 2006: O Homem que Conhecia as Mulheres
- 2008: A Segunda Vez que Te Conheci
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Prêmio Jabuti de Literatura
- Prêmio Moinho Santista
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-10. Alirita 2011-11-21 .
- ↑ http://www.travessa.com.br/wpgArtigosFiltrados.aspx?tipo=autor&texto=Marcelo_Rubens_Paiva&CodAutor=88F18819-E9BF-48B3-83FA-2FAFD5D660AA&pag=2