Marcipano de Toledo
Aspekto
La Marcipano de Toledo estas variaĵo de marcipano, kiu ricevis la kategorion de Indicación Geográfica Protegida (IGP), nome origina kontrolmarko, en 2002. La protektita geografia areo de produktado de tiu marcipano estas la provinco de Toledo (Hispanio).
La Regula Konsilantaro de la IGP determinas ke estas akcepteblaj en ĝi la marcipanoj produktitaj en ĉiuj municipoj de la provinco de Toledo, kun enhavo de almenaŭ 50% de migdaloj kaj naturaj sukeroj.
Ili vendiĝas en la tuta Hispanio antaŭ kaj dum la festoj de Kristnasko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Regula Konsilantaro de la Marcipano de Toledo Arkivigite je 2003-07-27 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la Consejería de Industria de la Junta de Castilla-La Mancha (industria subministerio de regiona registaro).