El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcq-en-Barœul - prononco laŭ sistemo IFA [maʁk ɑ̃ ba'ʁœl], pikarde Marke-in-Bareul, historie nederlande Marke - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2022 en la komunumo vivis 39 943 loĝantoj sur areo de 14,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 845 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Lille-2 / Rijsel-2.
Marcq-en-Barœul situas inter Lillo, Roubaix kaj Tourcoing, 9 km de la landlimo kun Belgio.
Tra Marcq-en-Barœul iras la linioj R kaj T de la tramo de Lillo.