Marcsa Simon
Aspekto
Marcsa Simon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Simon Mária |
Naskiĝo | la 21-an de novembro 1882 en Tápiószele (Hungario) |
Morto | la 8-an de januaro 1954 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 10/4-1-104 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Marcsa Simon [marĉa ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon Marcsa estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis Simon Mária.
Marcsa Simon [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1882 en Tápiószele, ŝi mortis la 8-an de januaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marcsa Simon frekventis mezlernejon en Budapeŝto, jam tiam ŝi estis lerta deklamisto. Ŝi akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1899, poste ŝi estis aktoro en Szabadka, poste en Nagyvárad. Inter 1908 kaj 1916 ŝi apartenis al Ŝtata Hungara Teatro (Kolozsvár). Ŝiaj pli gravaj teatraj stacioj estis (jam en la ĉefurbo):
- Népopera (1916)
- Teatro Magyar (1917-1927)
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1926, 1931, 1941)
- Teatro Belvárosi (1948-1950)
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1928, 1945)
- Gaja Teatro (1933-1939)
- Teatro Madách (1940, 1949-1952).
Ŝi ricevis premion de teatra revuo en 1933.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Béla Zerkovitz: Csókos asszony - najbarino
- Ferenc Molnár: Liliom - S-ino Muskát
- Albert Szirmai: Mézeskalács - Bábi
- Lajos Zilahy: Tűzmadár - S-ino Aranyosi
- Zsigmond Móricz: Kismadár Polla
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A tolonc (1914)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1917) (1917)
- Lady Violetta (1922)
- Hyppolit, la lakeo (1931)
- Katyi (1942)
- Ének a búzamezőkről (1947)
- Déryné (1951)