Margencel
Margencel | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Francio ![]() | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Departemento | Haute-Savoie |
Arondismento | Arondismento de Thonon-les-Bains |
Kantono | Kantono de Thonon-les-Bains-Okcidento |
Komunumaro | Komuneco de komunumoj de Bas-Chablais |
INSEE kodo | 74163 [+] |
Poŝtkodo | 74200 |
Retpaĝaro | [1] |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 261 (2022) [+] |
Loĝdenso | 306 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°20′20″N 6°25′58″O / 46.33889°N, 6.43278°O (mapo) Koordinatoj: 46°20′20″N 6°25′58″O / 46.33889°N, 6.43278°O (mapo) |
Alto | De 372 m al 531 m |
Areo | 7,38 km² ( 738 ha) [+] |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
![]() | |
46° 20′ 16″ Nordo 6° 25′ 55″ Oriento / 46.3379 °N, 6.4319 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
![]() | |
Margencel estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2022 en la komunumo vivis 2 261 loĝantoj.
Ĝi situas apud la suda bordo de Lago Lemano, ĉe la "Golfe de Coudrée" (Kudrea Golfo), ĉirkaŭ 35 km nord-nord-oriente de Ĝenevo kaj 6 km okcidente de Thonon-les-Bains.
La komunumo komponiĝas el ĉefa urbo kaj pluraj vilaĝoj : Bisselinges, Dursilly, Jouvernex, Les cinq chemins, Les Frégates, Revachaux, Ronsuaz, Zusinges, Sechex kaj Port de Sechex. La haveneto "Port de Sechex" estas la nura loko de la komunumo kiu atingas la bordon de Lago Lemano.
La najbaraj komunumoj estas; okcidente: Sciez; sude: Perrignier; oriente Allinge kaj norde Anthy-sur-Léman.