Margit Balla
Margit Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balla Margit |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | József Gáli (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto ilustristo ![]() |
Margit Balla, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Margit estas hungara grafikisto, pentristo, afiŝisto, ilustristo, instruisto.
Margit Balla [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Balla studis en Industriarta Altlernejo inter 1969–1974. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Balogh (grafikisto), József Finta kaj György Konecsni. Jam dum la studentaj jaroj ŝi debutis en ekspozicio, post la diplomo ŝi okupiĝis pri grafikaĵoj por reklamoj. En la jaro 1982 ŝi kreis en artistkolonio en Worpswede helpe de stipendio. En 1991 ŝi ekinstruis en juda lernejo, en 1999 ŝi komencis plani marionetojn kaj dekoraciojn en Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi plej ofte desegnis akvafortojn, pli malofte tuĉajn, plumajn, krajonajn desegnaĵojn. Ŝi ricevis 3 premiojn en 1979 kaj 1980. Ŝi havis edzon inter 1978-1981.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1975, 1981, 1995)
- Kolonjo (1977, 1979, 1981)
- Vieno, Munkeno, Amsterdamo (1980)
- Arthalo Budapeŝto (1988)
- Jerusalemo (1990)
- Helsinko (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Varsovio (1972, 1974)
- Miskolc (1973, 1980)
- Budapeŝto (1975, 1979-1984, 1986-1988)
- Florenco (1978)
- Londono (1982)
- Munkeno (1987)
- Székesfehérvár (1989)
Elektitaj akvafortoj
[redakti | redakti fonton]- Apokaliptikus lovasok
- Nachricht
- Séta a labirintusban
- Álarcosbál
- Sárkányjárás
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A másik oldal
- Galamb
- Őrangyal
- Titok
- Vacsora négyesben
Elektitaj marionetoj
[redakti | redakti fonton]- Imre Madách-Szilágyi: La tragedio de l' homo (1999)
- Margit Balla: Cindrulino en Venecio (2003)
- Gyula Urbán: Sampucli, az irígy perselymalac (2006)
Elektitaj ilustraĵoj en libroj
[redakti | redakti fonton]- E. T. A. Hoffmann: Diótörő és az egérkirály
- E. Barrett-Browning: Portugál szonettek
- G. Bataille: A szem története
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-22 per la retarkivo Wayback Machine