Saltu al enhavo

Margit Bozzay (manekeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Bozzay (manekeno)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1946 (1946-05-20)
Morto 28-an de majo 2018 (2018-05-28) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Dezső Bozzay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo modelo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Margit Bozzay [bozai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bozzay Margit, estis hungara manekeno, altlerneja instruisto. Ŝia avino estis Margit Bozzay (verkisto), ŝia patro estis Dezső Bozzay.

Margit Bozzay[1] naskiĝis la  20-an de majo 1946 (nun 1946-05-20), ŝi mortis la 28-an de majo 2018.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Margit Bozzay komencis sian manekenan karieron en 1965, ŝiaj fotoj konstante aperis en primodaj revuoj. Ŝia frato iam disidis, tial ŝi ne povis prezenti sin en la tuta mondo, nur en la socialismaj landoj. En 1972 ŝi estis videbla eĉ en filmo, ekde la sama jaro ŝi laboris ankaŭ en vendejo, kie ŝi estis konsilisto pri modo. En la sekvaj jaroj ŝi studis en koncernaj altlernejoj. Depost fino de la socialismo ŝi estis vendejestro, poste ŝi gvidis vendejaron ĝis la pensiuliĝo. Ŝi eldonis ankaŭ kelkajn romanojn de sia avino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]