Margit Herrmann
Margit Herrmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1898 en Kántorjánosi |
Morto | 8-an de septembro 1957 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto muzeologo petrologo ![]() |
Margit Herrmann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herrmann Margit, estis hungara instruisto, muzeologo, petrologo. Ŝia familia nomvarianto estis Hermann.
Margit Herrmann[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1898 en Kántorjánosi, ŝi mortis la 8-an de septembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Herrmann maturiĝis en gimnazio en Temeŝvaro en 1916, poste ŝi akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1923. Jam inter 1920–1922 ŝi instruis en katolika gimnazio, poste en alia lernejo, pli poste ŝi estis helpanto de hungaraj geinfanoj en Belgio. Hejmenveninta en 1926 ŝi estis oficisto en ministerio, krome ŝi instruis en privataj lernejoj. En 1927 ŝi akiris ankaŭ pedagogian diplomon en la universitato. Inter 1929-1957 ŝi laboris en la Hungara Nacia Muzeo, iom poste ŝi estis levita muzeologo. Ekde 1950 ŝi estis ankaŭ ekstera kolego de universitata instituto. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia labortereno estis la ŝtonoj en Hungario, ŝi partoprenis en muzea mineralogia spektaklo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Diabáz és bazalt a Witwatersrandről. (1936)
- Pyroxénandezit Ditrótól északkeletre. (kunaŭtoro, 1943)
- Adatok a Rézbánya vidéki Szárazvölgy kőzeteinek ismeretéhez. (kunaŭtoro, 1948)
- A mezőkeresztesi első sekélyfúrás homokjainak mikromineralógiája. (1954)
- A komlói andezitterület újabb vizsgálata. (1957)