Margit Lontay
Margit Lontay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lencse Margit |
Naskiĝo | 27-an de julio 1918 en Hódmezővásárhely |
Morto | 11-an de januaro 1993 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1938) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Margit Lontay [lontai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lontay Margit estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Lencse.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Margit_Lontay_von_Gy%C3%B6rgyi_Lantos%2C_2021_H%C3%B3dmez%C5%91v%C3%A1s%C3%A1rhely.jpg/220px-Margit_Lontay_von_Gy%C3%B6rgyi_Lantos%2C_2021_H%C3%B3dmez%C5%91v%C3%A1s%C3%A1rhely.jpg)
Margit Lencse[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1918 en Hódmezővásárhely, ŝi mortis la 11-an de januaro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Lontay akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatrarto en 1938. Ŝi komencis sian aktoran karieron ĉe provincaj teatraj trupoj, poste ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged) (1939–1949) kaj de Nacia Teatro (Pécs) (1949–1953). Ŝi denove ludis en Szeged inter 1953–1960, poste inter 1960-1976 en Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝia lasta teatrejo estis Teatro Madách, kie ŝi pensiuliĝis en 1982. Ŝi ricevis premiojn inter 1957-1992, krome ŝi havis la titolon "eterna membro de Teatro Csokonai".
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Hippolyta
- Reĝo Lear - Goneril
- Rikardo la 3-a - reĝino Margareta
- Romeo kaj Julieta - vartistino
- Molière:
- Tartufo - Elmira
- La malsanulo pro imago - Béline
- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno - Ljubov Ranjevskaja
- La Mevo - Arkadina
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - Madame Fleury
- Ede Szigligeti: Liliomfi - najbarino
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Próbaút (1961) – S-ino Seider
- Az ember melegségre vágyik (televizia filmo, 1973) – Boriska
- Megbízható úriember (televizia filmo, 1984) - Mrs. Higgins
- Ni neniam mortos! (1993) – S-ino Deutsch