Margit Vetró
Aspekto
Margit Vetró | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1935 (89-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1959) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Margit Vetró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vetró Margit estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Margit Vetró[1][2] naskiĝis la 14-an de junio 1935 en Hódmezővásárhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Margit Vetró akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1959. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Inter 1960-1964 ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Budapeŝto), poste de Teatro de Kecskemét, pli poste ŝi revenis al Pécs. Ekde 1968 ŝi estis aktoro en malgranda scenejo en Budapeŝto, baldaŭe ŝi plene forlasis la teatran vivon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La Ventego - Ariel
- Molière: La malsanulo pro imago - filino de Argan
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Polly
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - titolrolo
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Viola
- Imre Kálmán: Marica grófnő - Liza
- Szabolcs Fényes: Maya - Madelaine
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Májusi dal (mallonga filmo, 1959)
- Két emelet boldogság (1960) - Erzsike
- Karambol (1964) - fratino de Terpinkó
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Annie Girardot, Carla Del Poggio, Barbara Brylska[3]