Saltu al enhavo

Maria Conceição de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Maria Conceição de Souza
Persona informo
vdr

Maria Conceição de Souza (naskiĝis decembron 1915 en Serranópolis - mortis la 13-an de aŭgusto 2013 en Braziljo) estis brazila esperantistino. Ŝi ekkonis pri Esperanto per la revuo Reformador kaj lernis la lingvon per radia kurso de Rádio Mundial el Rio de Janeiro. Ekde 1962 ŝi movadis en Jataí kie ŝi fundis la asocion Ĵataia Esperanto Asocio. Ŝi translokiĝis al Braziljo en 1969, kie ŝi movadis ĉe spiritisma centro André Luiz. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton en Taguatinga. Ŝi instruis Esperanton al Francisco Mattos, Ciro Gomes de Freitas kaj Néia Lúcia de Souza. Ŝi apartenis al Brazila Komunista Partio kaj lernis la rusan per korespondado kun sovetaj esperantistoj. Ŝi havis 11 gefilojn.