Marianna Martines
Marianna Martines | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1744 en Vieno |
Morto | 13-an de decembro 1812 (68-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | franca • germana • itala • angla |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Familio | |
Patro | Nicolo Martines (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikologo kantisto mecenato |
Marianna Martines (naskiĝis la 4-an de majo 1744 en Vieno, mortis la 13-an de decembro 1812 samloke) estis aŭstra komponistino , klavicenistino kaj kantistino. Ankaŭ konata kiel Marianne von Martinez.
Marianna Martines forte influis la vienan muzikan vivon en la 1780-aj kaj 1790-aj jaroj. Ŝi prenis la muzikajn formojn de la epoko kaj portis ilin preter la tiama kreivebla kapablo de virinoj. Kvankam ŝia muzika kariero kaŭzis grandan admiron siatempe, neniam ŝi ricevis la profesian respekton kiun ŝi meritis, ĉar socie tia laboro ne estis bone konsiderata kiel profesio por iu de ŝia alta socia statuso.
La plej granda parto de ŝia muziko estis forgesita en la sekva jarcento, kiam iĝis modo kritiki virinan kreivecon kaj etikedi ĝin malsupera. Ŝia muziko estas nuntempe revivigita kaj ŝia kreiva kapablo estis rekonita.
Junaĝo kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 86 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Ŝi estis filino de Theresia Martines kaj Nicolò Martines, Napolano kaj ceremoniestro de la papa nuncio en Vieno. Ŝiajn kvar filojn imperiestrino Maria Theresia levigis la 23-an de januaro 1774 en la kavalirrangon. Marianna verŝajne havis dek du gefratojn, el kiuj tamen sep jam infanaĝe mortis. Restis kvar fratoj kaj unu fratino.
Edukadon kaj prosperigon en la muziko, sed ankaŭ en lingvoj kaj literaturo ŝi ricevis de la libretisto kaj itala poeto Pietro Metastasio (1698-1782), kortega poeto de imperiestro Karolo la 6-a. Metastasio venis kiel amiko de la patro de Marianna kaj ankaŭ loĝis ĉe la familio.
En ŝia mallonga membiografio Martines nomas nur du instruistojn: Joseph Haydn kaj Giuseppe Bonno. Nicola Porpora-n kaj Johann Adolf Hasse-n ŝi ne menciis. En ŝia deka vivojaro la juna Joseph Haydn instruis al ŝi pianoludadon. Sed jam je la komenco de ĉi tiu instruado Marianna Martines jam bonege ludus. Haydn loĝis ankaŭ en la sama domo kaj ĉiutage instruis ŝin kompense de senpaga nutrado kaj loĝado.
Pro sia frua talento, Marianna Martines estis vokita por prezentiĝi antaŭ la imperiestra kortego ekde sia infanaĝo. Laŭ la vortoj de la aŭstra muzikologino Helene Wessely “Ŝi altiris atenton per sia mirinda voĉo kaj maniero ludi la klavaron”; tia maniero ludi estis komparita siatempe kun tiu de Carl Philipp Emanuel Bach.
La angla muzikologo Charles Burney vizitante Vienon en 1772 skribis: “Ŝia prezentado efektive superis ĉion, kion mi esperis aŭdi”…. “Ŝi kantis du ariojn de sia propra aŭtoreco kiujn ŝi akompanis sur la klaviceno” ... “mi povis malkovri tre brilajn fingrojn”.
Laborado kiel komponisto
[redakti | redakti fonton]Granda parto de la produktado de ŝia laboro estas verkoj por voĉo. Oni konjektas ke ili povis esti pecoj kiujn ŝi komponis por esti kantataj de ŝi mem. Se tio estas vera, ĉi tiuj pecoj estus signoj de ŝia granda voĉa kapablo, ĉar ili enhavas multajn koloraturajn pasejojn, grandajn intervalajn saltojn kaj trilojn, kiuj indikus ke ŝi havis bonegan voĉan teknikon.
En 1761, kiel 17-jarulino, ŝi unuafoje sinprezentis kiel komponisto. Unu el ŝiajn mesojn ŝi prezentis en la Viena kortega preĝejo St. Michael. Tio trafis sur ĝeneralan agnoskon. En 1760/71 ŝi sendis al la renoma komponisto kaj muzikteoriisto patro Giovanni Battista Martini (1706-1784) kelkajn el siaj komponaĵoj, kiu recenzis ŝiajn verkojn nepre pozitivaj. La muzikeldonisto Johann Ulrich Hafner (1711-1767) publikis ŝiajn pianosonatojn en E kaj A-maĵoro en 1760 en antologio. Tio validis kiel grava pruvo de kvalito. Estis ŝiaj nuraj dumvivaj publikaĵoj.
En 1773 la Accademia Filarmonica di Bologna enprenis ŝin. Organizanto de ĉi tiu Accademia estis Martini. Estis alta dekoracio, esti tie enprenita, ĉar nur la plej malmultaj kaj nur bonegaj komponistoj ĝuis tiun favoron. Por esti akceptita en ĉi tiun akademion, fondita en 1666, oni devis pasigi ekzamenon antaŭ plurkapa ĵurio. Unu tasko je tio estis ekzemple aranĝado de antifono por kvar voĉoj. La prijuĝo akcentis precipe „la graciecon, la genion [...] [kaj] la surpriza precizecon [...] de ŝia komponaĵo“.
Marianna Martines jam frue kontaktis kun gravaj personoj en politiko, kulturo kaj socio danke al sia patro kaj Metastasio. Ŝi ofte kantis kaj ludis ĉe la imperiestra kortego je invito de imperiestrino Maria Theresia. Almenaŭ unu fojon semajne ŝi prezentis serenadojn en sia domo. Ne ekzistas pruvo por onidira komuna koncerto kun Mozart. Ankaŭ la honordoktoreco, kiun onidire donus al ŝi la Universitato de Padovo, ne estas pruvebla. Sian eble plej faman verkon Isacco figura del redentore ŝi komponis en 1782. Ĉi tiun prezentis la Tonkünstler-Sozietät kun granda sukceso.
Martines komponis ĉefe eklezian muzikon, sed ŝia laboro ankaŭ inkludas ariojn, pianajn verkojn, tri konĉertojn, kaj simfonion.
Je sia 17-a jaraĝo (1761) ŝi debutis kiel komponistino kiam ŝi verkis tri grandajn katolikajn mesojn kaj moteton por la prezentado ĉe la Preĝejo de Sankta Mikaelo, la eklezio de la imperiestra kortego. La verko estis ampleksa kun pli ol 150 paĝoj de partituro.
En 1773 Marianna Martines iĝis la unua virina komponisto kiu estis honorita kaj akceptita de la Accademia Filarmonica di Bologna, societo de muzikistoj kaj komponistoj. Kiel kontribuo al tiu honoro ŝi verkis Dixit Dominus, bonegan moteton por koruso, solistoj kaj orkestro.
Marianna muzikigis plurajn tekstojn de Metastasio, kiel ekzemple la kantaton La tempesta kaj la oratorion "Isacco Figura del Redentore". Tiu ĉi lasta estas unu el la plej elstaraj trajtoj de ŝia kompona laboro. Ĝi estis premiere prezentita en 1882 ĉe la ‘Muzikista Societo” (Tonkünstler-Societät) en serio de koncertoj kie ankaŭ estis prezentitaj verkoj de Haydn, Mozart, Beethoven kaj Haendel.
Kiam Jozefo la 2-a alvenis al la trono, li restarigis malnovan regulon kontraŭ virinoj kantantaj en preĝejoj. Do Marianna ne plu povis aŭdi siajn religiajn komponaĵojn kantataj de virinaj voĉoj: la virinoj estis anstataŭigitaj per castratii.
Marianna Martines ofte akceptis en sia hejmo la plej bonajn muzikistojn de la urbo kiel Haydn, aŭ la irlandan tenoron Michael Kelly, aŭ Mozart kiu verkis siajn kvarmanajn sonatojn por esti prezentitaj ĝuste kun Marianna.
Maljuneco
[redakti | redakti fonton]La 12-an de aprilo 1782 Metastasio mortis kaj postlasis sian posedaĵon al la gefratoj de Martines.
La 13-an de decembro 1812 Marianna de Martines mortis en la aĝo de 68 jaroj je tuberkulozo. Nur du tagojn antaŭe ŝia tri jarojn pli juna fratino Antonia, kun kiu Marianna dum jardekoj kunvivintis, mortis je kadukeco. Martines estis entombigita sur la tombejo Sankt Marx en Vieno.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karen Lynn Fremar, Life and Selected Works of Marianna Martines (1744-1812), University of Missouri at Kansas City, 1983.
- Irving Godt, "Marianna in Italy: The International Reputation of Marianna Martines (1744-1812)", The Journal of Musicology, vol. XIII/4 Fall 1995, S. 538-61.
- Irving Godt, "Marianna in Vienna: A Martines Chronology", The Journal of Musicology, vol. XVI/1, Winter 1998, S. 136-58.