Saltu al enhavo

Marianna Szatmári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianna Szatmári
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1931 (1931-04-27)
en Budapeŝto
Morto 24-an de junio 2014 (2014-06-24) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Tibor Szatmári Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marianna Szatmári [satmAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szatmári Marianna, estis hungara internisto, ĝenerala kuracisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis Tibor Szatmári, ŝia geedziĝa nomo estis Béláné Takács.

Marianna Szatmári[1][2] naskiĝis la  27-an de aprilo 1931 (nun 1931-04-27) en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de junio 2014 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Marianna Szatmári devenis el kuracista dinastio (escepte la patron). Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1955, post 5 jaroj internistan licencon. Post la diplomo ŝi praktikadis en hospitalo ĝis 1958, poste ŝi estis neatendite ĝenerala kuracisto en la ĉefurbo ĝis 1991 (kiel ĉefkuracisto ekde 1979). Inter 1991–2003 ŝi reprezentanto de Monda Organizaĵo pri Sano en Budapeŝto, poste ŝi estis konsilisto de ministerio. Dum kuracado ŝi sekvis instruon de Michael Balint. Ŝi ankaŭ instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1988–1990) kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1991–1998). Intertempe ŝi akiris plian licencon por esti ĝenerala kuracisto en 1974, meneĝeran diplomon en 1990, ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia edzo frue mortis en 1977, ŝi neniam naskis. Ŝi ricevis premiojn inter 1977-1997.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A chloroquin származékok alkalmazása spondylarthritis ankylopoetica és arthropathin psoriatica kezelésében. (kunaŭtoro, 1959)
  • Retrospektive Untersuchung der Herzinfarktfälle in der Allgemeinpraxis. (1969)
  • Tapasztalataink az infarktus epidemiológiájával kapcsolatban. (kunaŭtoro, 1971)
  • A deviáns időskor megelőzésének lehetőségei az öregedés minőségét befolyásoló pszichés és pszichoszociális tényezők figyelembe vételével. (disertaĵo, 1985)
  • A Bálint-csoportok gyakorlati kérdései. (kuntradukisto, 1986; 2-a eldono: 1998)
  • Az Egészségügyi Világszervezetről, európai regionális irodájáról és magyarországi kapcsolatairól. (1997)
  • Betegelégedettség egy betegjogi képviselő tapasztalatai alapján. (2009)
  • A MÁOTE elmúlt negyven éve. (2014)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.