Marianna Takács
Marianna Takács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Takács Marianna |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1917 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de majo 2021 (103-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | György Haraszti |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto muzeologo |
Marianna Takács [takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takács Marianna, estis hungara arthistoriisto, muzeologo. Ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Altay Kornélné aŭ Haraszti Györgyné, en la lasta kazo ankaŭ Harasztiné Takács Marianna. Ŝia dua edzo estis György Haraszti.
Marianna Takács[1][2] naskiĝis la 11-an de decembro 1917 en Budapeŝto, ŝi mortis la 4-an de majo 2021 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marianna Takács maturiĝis en juda gimnazio en sia naskiĝurbo en 1935, poste ŝi akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1940, dum li studis en 1937 en Universitato de Peruĝo. Post la diplomo ĝis 1948 ŝi laboris en universitata instituto kaj en ties biblioteko, poste ŝi havis instruan statuson en ministerio 2 jarojn. Inter 1950–1982 ŝi estis muzeologo en Belarta Muzeo (Budapeŝto), fine ŝi laboris en akademia biblioteko ĝis 1995. Jam en 1945 ŝi aliĝis al la komunistoj, poste ŝi havis taskojn kun partiaj postenoj. Ŝia ĉeftemo estis nederlandanaj, hispanaj, italaj pentristoj inter 16-a kaj 18-a jarcentoj. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1965, ŝi doktoriĝis en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziniĝis en 1937 kaj 1944 kaj en la dua geedziĝo ŝi naskis 2 gefilojn en 1945 kaj 1950. Ŝi ricevis premiojn inter 1953-1978.
Elektitaj aranĝitaj muzeaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Az életkép fejlődése. XIV–XIX. század. (1953)
- Spanyol és németalföldi nagymesterek. (1958)
- Spanyol mesterek (1965)
- Reneszánsz művészet Európában. 1460–1560. (kunaranĝisto, 1973)
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A budavári Mátyás-templom, a nagyboldogasszonyról elnevezett koronázó főtemplom. (1940)
- Hogyan látta gróf Széchenyi István Olaszországot? (ankaŭ disertaĵo, 1940)
- A Szépművészeti Múzeum kincsei. (kompilaĵo, 1954; angle, france kaj ruse: 1955)
- Tiziano. (1958; 3-a tralaborita eldono: 1969; ruse: 1963)
- Rubens és kora. (1972; 2-a eldono: 1973; angle, france, germane kaj ruse: 1972)
- Spanyol életképfestészet a 17. században. (disertaĵo, 1974)
- Spanish Genre Paintings in the Seventeenth Century. (monografio, 1983)
- A magyarországi jezsuita iskolai színjátékok forrásai. (4 volumoj, kunredaktoro, 1994).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119404 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=683084&date=2024-03-04 nemzeti névtér