Mariano Ozores
Mariano Ozores | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1926 (98-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Mariano Ozores Francés |
Patrino | Luisa Puchol (en) |
Frat(in)oj | Antonio Ozores Puchol kaj José Luis Ozores |
Edz(in)o | Teresa Arcos (en) (1957–) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Mariano OZORES Puchol (Madrido, 5a de oktobro 1926) estas kina reĝisoro kaj scenaristo.
Li devenis el familio de teatraj aktoroj, el kiu fratoj estis aktoroj José Luis Ozores (1922-1968) kaj Antonio Ozores (1928-2010) kaj liaj nevinoj estas la aktorinoj Adriana Ozores (1959) kaj Emma Ozores (1961).
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li dekomence deziris same iĝi aktoro, sed finfine li dediĉis sin al verkado (ekzemple por humura gazeto La Codorniz), al scenaroj kaj reĝisorado. Li ekkarieris en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Li filmis inter tri kaj kvar filmojn jare, el kiuj la plejmulto estis verkita de li mem, kio igis lin unu el ĉefaj reprezentantoj de "landismo" (laŭ Alfredo Landa). Figuris inter liaj preferitaj geaktoroj de tiu epoko antaŭdemokratia, krom liaj fratoj, la propra Alfredo Landa mem, José Luis López Vázquez, Concha Velasco, Gracita Morales, Florinda Chico, inter multaj aliaj. Li profitis ankaŭ el populareco de famaj tiamaj komediuloj kiel Paco Martínez Soria kaj Lina Morgan, kaj kantistoj kiel kiel Manolo Escobar kaj Peret por diversaj filmoj. Menciindas la trilogio Operación cabaretera – Mata Hari – Secretaria (1965-66-67), protagonistigita de Gracita Morales, Crónica de 9 meses (1967), Objetivo Bi-ki-ni (1968), ¡Cómo está el servicio! (1968), El taxi de los conflictos (1969), Cuatro noches de boda (1969), La llamaban la madrina (1972), Manolo la nuit (1973), Fin de semana al desnudo (1974), Celedonio y yo somos así (1977) kaj pluraj aliaj.
Je la alveno de la Hispana Transiro, Mariano Ozores plue estis unu de la plej fekundaj reĝisoroj kaj scenaristoj. Li aliĝis al kinstilo tiam nomita "destape" (ina duonnudeco), sed li uzis filmojn kiel kritiko kaj parodio de la tiamaj socio kaj politiko. Faka kritikistaro konsideris tiajn filmojn malbonkvalitaj. Fruaj ekzemploj povas esti Alcalde por elección (1976) kaj El apolítico (1977) kun Carmen Sevilla. Pli sukcesaj komerce estis la produktoj kun la duopo Fernando Esteso-Andrés Pajares, kun kiu li faris dek filmojn (plus pliaj kun ambaŭ aktoroj aparte), kun lia frato Antonio kaj liaj tiamaj figuroj kiel Juanito Navarro, África Pratt, Alfonso del Real kaj Marcia Bell. El tiu epoko menciindas Los bingueros (1979), biletvenda sukceso, Los energéticos (1979), Los chulos (1981) kaj Padre no hay más que dos (1982).
En 2015 li ricevis Honoran Goya-premion.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ozores, Mariano. Respetable público. Cómo hice casi cien películas. Planeta, Barcelona (2002) ISBN 84-08-04274-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- en imdb
- Filmografio de Mariano Ozores
- Studo pri la kino de Mariano Ozores
- Intervjuo al Mariano Ozores
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mariano Ozores en la hispana Vikipedio.