Marija Aleksandrovna Blank
Marija Aleksandrovna Blank | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Мари́я Алекса́ндровна Бланк |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1835 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 12-an de julio 1916 (81-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | tombejo Volkovo en Sankt-Peterburgo ![]() |
Lingvoj | rusa • franca • germana • angla |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() |
Familio | |
Patro | Alexander Blank (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Ilja Uljanov ![]() |
Infanoj | Vladimiro Lenino, Aleksandr Uljanov, Olga Ulyanova (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto pedagogo mastrumado ![]() |
Maria Aleksandrovna Uljanova (naske Maria Aleksandrovna Blank; ruse Мария Александровна Ульянова; la 6-a de marto aŭ 22-a de februaro (novstile) 1835 — la 25-a de julio aŭ la 12-a de julio (novstile) 1916[1] estis la patrino de Vladimir Lenin, nome la bolŝevika revoluciulo politikestro kaj fondinto de la Sovetunio.
Uljanova estis unua el ses gefratoj en Sankta Peterburgo. Ŝia patro estis Aleksandr Blank (naske Israel Blank), riĉa kuracisto. Ŝia patrino, Anna Ivanovna Groschopf, estis filino de germana patro, Johann Groschopf, kaj de sveda patrino, Anna Östedt.[1]
En 1838, la patrino de Uljanova mortiĝis kaj ŝia patro turnis sin al la bofratino, Ekaterina von Essen, por helpi zorgi la filojn. Ili kune aĉetis kamparbienon ĉe Kazan kaj translokigis tien la familion.[1]
Uljanova estis hejmlernantino, kaj studis la germanan, la francan kaj la anglan krom la rusan kaj la okcidentan literaturojn. En 1863, ŝi gradiĝis kaj iĝis instruisto de bazlernejo. Tamen, ŝi dediĉos plej el sia vivo al zorgado de siaj gefiloj.
Post edziniĝo al Ilja Nikolajeviĉ Uljanov, instruisto pri matematiko kaj fiziko, la paro ekloĝis en modera prospereco en Penza. Poste, ilitranslokiĝis al Niĵnij Novgorod kaj poste al Simbirsk, kie Uljanov ekhavis prestiĝan postenon kiel inspektisto de bazlernejoj.[1]
Uljanova montris kuraĝon kaj firmecon fronte al tragedioj kaj malsortoj kiuj tuŝis sian familion dum sia vivodaŭro, nome, la morto de sia edzo en 1886, la ekzekuto de ŝia filo, Aleksandr, en 1887, la morto de ŝia filino, Olga, en 1891, kaj la multaj arestoj kaj ekziloj de la resto de ŝiaj filoj - Vladimir, Anna, Dmitri kaj Maria.
Ŝi veturis eksterlanden dufoje por renkontiĝi kun sia filo Vladimir Lenin (en Francio en la somero de 1902 kaj en Stokholmo en la aŭtuno de 1910).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Read, Christopher. (2005) Lenin: A Revolutionary Life. Routledge. ISBN 0-415-20648-0.