Marijonas Pagiraitis
Aspekto
Marijonas Pagiraitis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1903 en en vilaĝo Bajorai, distrikto Rokiškis, (Litovio) |
Morto | 1941 |
Lingvoj | litova • germana • pola • rusa • latva • jido • Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Marijonas Pagiraitis (naskiĝis 1903 en vilaĝo Bajorai, distrikto Rokiškis; mortis 1941) estis aktiva aganto inter junularo, scipovis lingvojn: litovan, germanan, polan, rusan, latvan, jidan kaj Esperanton.
Esperantlingve li korespondadis kun gejunuloj el tuta mondo. Estis SAT-ano, abonis multajn E-periodaĵojn, posedis riĉan kolekton de E-libroj. En ampleksa kaj serioza litovlingva revuo "Kultūra" kaj en "Pradai ir žygiai" li, en 1925-1926, aperigis kvar artikolojn pri la internacia lingvo Esperanto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, novembro-decembro, n-ro 6, pĝ. 24.