Mario Brelich
Mario Brelich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto |
Morto | 1982 en ![]() |
Lingvoj | itala • hungara |
Ŝtataneco | Italio (1946–1982) Reĝlando Italio (1910–1946) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Magda László ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto skulptisto pentristo tradukisto ![]() |
Mario Brelich [breliĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Brelich Mario estis itala-hungara verkisto, ĵurnalisto. Lia frato estis Angelo Brelich.
Mario Brelich[1][2] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto, li mortis en decembro de 1982 en Nepi (Italio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mario Brelich devenis de itala patro kaj hungara patrino. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Scienca Universitato Erzsébet (1928-1933), li doktoriĝis en 1935. Post siaj studoj li estis tradukisto de la itala al la hungara (precipe Luigi Pirandello) kaj inverse, krome li estis korespondanta ĵurnalisto kaj en Hungario kaj en Italio. En 1946 li translokiĝis al Romo kune kun sia edzino Magda László. En Italio Mario Brelich dediĉis sin al skulptaĵoj, pentraĵoj kaj ceramikaĵoj, sed li ankaŭ kontribuis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A XX. század olasz regényirodalma (1930)
- A XIV. század vallásossága a kor olasz lírájában (1935)
- Il sacro Amplesso (premiita romano, 1972)
- Ferenc Molnár: A Pál utcai fiúk (tradukita al itala)
- Giuditta (2008)