Mario Luzi
Mario Luzi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mario Luzi | |||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1914 en Castello | ||||
Morto | 28-an de februaro 2005 (90-jaraĝa) en Florenco | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–2005) Reĝlando Italio (1914–1946) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Florenco vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto politikisto verkisto dramaturgo vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mario Luzi (naskiĝis la 20-an de oktobro 1914, mortis la 28-an de februaro 2005) estis itala poeto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mario Luzi naskiĝis en la urboparto Castello de Florenco, nordokcidente de la urbocentro kaj proksime de Sesto Fiorentino. Liaj gepatroj de Luzi, Ciro Luzi kaj Margherita Papini, devenis el Samprugnano (poste Semproniano). Li pasigis sian junecon en Castello, kie li komencis sian bazlernejon. En Florenco li studis ĉe la liceo klasika Galileo, kaj ankaŭ en Florenco li akiris sian diplomon pri franca literaturo kun fina disertacio pri François Mauriac.
Lia unua libro, La barca, estis eldonita en 1935 kaj en 1938 li komencis instrui en mezlernejoj en la urboj de Parma, San Miniato kaj Romo.
En 1940, li eldonis Avvento notturno; en 1945 li revenis al Florenco kaj tie li instruis ĉe la liceo scienca. Sekvis pliaj publikaĵoj, kaj en 1955 li komencis instrui francan literaturon en Universitato de Florenco en la Facoltà di scienze politiche (Instituto pri Politikaj Studoj).
Inter 1963 kaj 1983, li publikigis multajn librojn kiel Nel magma (1963); Dal fondo delle campagne (1965); Semiserie (1979) aŭ Reportage (1985). En 1978, kun la libro Al fuoco della controversia ("ĉe la fajro de la polemiko"), li gajnis la Premion Viareggio. Li gajnis la premijon Aristeion en 1991 por sia verko Frasi e Incisi di un Canto Salutare ("frazoj kaj gravuraĵoj de sana kanto"); en la sama jaro li estis proponita por la unua fojo de la Nacia Akademio de la Linkoj por la Nobel-premio pri literaturo.
Lia lasta libro, L'avventura della dualità ("la aventuro de dualeco"), estis eldonita en 2003. En oktobro 2004, li estis nomumita al la itala Senato kiel dumviva senatano de la ŝtatprezidanto Carlo Azeglio Ciampi. Li mortis en Florenco, nur kelkajn monatojn poste, la 28-an de februaro 2005.
La esperantista tradukisto István Ertl cetere tradukis la poeziaĵon Terra ("tero", hungare Föld) de li el la itala en la hungaran:[1] ĝi aperis en marto 1996 en la literatura revuo HolMi.