Maristlernanto
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Mousse_francais_sans_date_en_couleur_lithographie.jpeg/200px-Mousse_francais_sans_date_en_couleur_lithographie.jpeg)
Maristlernanto aŭ knabomaristo aŭ ŝipknabo estas knabo de proksimume 12- ĝis 17-jara, kiu laboras sur ŝipo kiel ĉiofaranto. Por kelkaj landoj tiuj lernantoj aktivis en la ŝipveturado antaŭ la 20-a jarcento. Hodiaŭ la juro en multaj landoj malpermesas, ke junaj infanoj profesie laboru. Knabinoj kiel maristoj ĉiam estis nekutimaj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Cabin_boy_ou_mousse_1799.jpg/200px-Cabin_boy_ou_mousse_1799.jpg)
Famaj maristlernantoj estis poste gravaj maristoj, kaj alia famulo estas ekzemple la ĉefrolulo de Trezor-insulo de Robert L. Stevenson.