Mark David Chapman
Mark David Chapman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1955 (69-jaraĝa) en Fort Worth |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Fort Worth • Attica Correctional Facility • Wende Correctional Facility |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Covenant College (en) Columbia High School (en) |
Familio | |
Patrino | Diane Elizabeth Pease (en) |
Edz(in)o | Gloria Chapman (en) |
Infano | sen valoro |
Okupo | |
Okupo | inmate (en) murdinto |
Mark David Chapman (naskiĝis la 10-an de majo en 1955 en Fort Worth, Teksaso, Usono) estas murdisto de la iama Beatles-ana John Lennon.
Chapman estis antaŭ la ago drog-dependa kaj en ekzameno de nervokuraca instituto, alpaŝis la novnaskitajn kristanojn. Li estis iama studento de Covenant College en Lookout Mountain en Georgia. Li admiris John Lennon-on kaj eĉ edzinigis japanan virinon, ĉar ŝi memorigis lin pri Yoko Ono. Kiam Chapman malsukcesis en la vivo, trovis li propeka kapro Lennon. Lia ekstrema admiro ŝanĝiĝis al malamego.
Li murdis Lennon-on la 8-an de decembro en 1980 kaj pro tio oni enprizonigis lin je longviva puno. Li ripozas en la Ŝtata Prizono Attica proksime al Buffalo, Novjorka ŝtato. Li petis trifoje amnestion, sed oni rifuzis ilin.