Saltu al enhavo

Markas Robinzonas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markas Robinzonas
Persona informo
Naskiĝo 25-a de decembro 1897
en Lazdijai, (Litovio)
Morto 13-a de oktobro 1971
en Vilno (Vilnius)
Lingvoj Esperanto
Nacieco judo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1924–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1924
vdr

Markas Robinzonas (naskiĝis la 25-an de decembro 1897 en Lazdijai; mortis la 13-an de oktobro 1971 en Vilno kaj estas sepultita en juda tombejo en la urbokvartalo Žvėrynas) estis merita medicinisto, kuracisto-venerologo kaj esperantisto.

Dum la milito 1941-1945 li estis doktoro en la Ruĝa armeo. Al Esperanto aliĝis en 1924. Aktiva ano de la Esperanto-societo en Kaŭno (Kaunas) sub gvidado de Paŭlo Medem. Organizinto de Esperanto-grupo kaj samtempe UEA delegito en Plungė, ĉeestis Baltian E-kongreson en Talino (1940). Dum stalinisma epoko li estis unu el nemultaj, kiu kuraĝis publike nomi sin esperantisto. Post la renaskiĝo de Esperanto en Sovetunio (1956) M. Robinzonas plej aktive sindonis al reorganiza laboro de Esperanto en Vilno kaj en tuta Litovio. Li estis estrarano de Vilna Esperanto-klubo, aktiva kaj objektiva komisiano de eldonataj Esperanto-lernolibroj. En BET-oj li ĉiam gvidis matenan gimnastikon. Li ŝatis vojaĝi kaj poste rakonti siajn impresojn al esperantistoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]