Marko Marin
Aspekto
Marko Marin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1989 (35-jaraĝa) en Gradiška |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (–2022) |
TTT | |
Retejo | http://www.marko-marin.de/ |
Marko MARIN (naskiĝis la 13-an de marto 1989 en Bosanska Gradiška, tiam SFR Jugoslavio, nun Bosnio kaj Hercegovino, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto de bosnie serba deveno. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "21".
|