Markobrova ĝangalmuŝkaptulo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Markobrova ĝangalmuŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhinomyias insignis (Ogilvie-Grant, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Markobrova ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias insignis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de Filipinoj.
Tiu specio estas simila al la tre parenca Gorĝomakula muŝkaptulo je tio ke ambaŭ havas krom la kutimajn brunajn suprajn partojn kaj helgrizecajn subajn partojn distingajn blankajn brovojn kaj gorĝon kaj pro tio ambaŭ specioj meritus ĉiu ajn el la du nomoj. Distinge la Markobrova ĝangalmuŝkaptulo havas tre konstantan kaj regulan blankan superokulan strion kaj ĝia gorĝo estas pli malferma areo kaj ne tiom bordita kiel ĉe la Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo. Krome la subaj partoj ne estas samkolora helgrizaj, sed kun helbruneca brusto sub la blanka gorĝo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Rhinomyias insignis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.