Martín del Río
Martín del Río | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 370 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 0° 54′ U (mapo)40.8444902-0.89555960000001Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 909 m [+] | ||
Areo | 54,883976 km² ( 548 8.3 976 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Martín del Río [+] | |||
Martín del Río [marTIIN delRIo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Martín del Río estas etimologie komprenebla kiel Marteno de la rivero, sed Martín estas aludo al la rivero Martín.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 78 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Vivel del Río Martín (okcidente) kaj Montalbán (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211. La urba kerno estas sur 909 msm, pro kio estas malvarma klimato. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1368 msm sudokcidente (Cantera de las Umbrías) kaj 870 msm borde de la rivero Martín.
Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj, nome Parras, Rambla kaj Vivel, kiuj unuiĝas kaj kontribuas al fluado de la rivero Martín, en direkto al Montalbán.
Nordokcidente: Vivel del Río Martín | Norde: Vivel del Río Martín | Nordoriente: Montalbán |
Okcidente: Pancrudo | Oriente: Montalbán | |
Sudokcidente: Pancrudo | Sude: Utrillas | Sudoriente: Utrillas |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Martín del Río kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 372 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.