Marta Portal
Marta Portal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1930 en Nava | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 2016 (86-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto literaturkritikisto verkisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marta PORTAL Nicolás (Nava, Asturio, 10a de aŭgusto 1930 - Madrido, 26a de aŭgusto 2016) estis hispana verkistino, kritikistino, ĵurnalistino kaj profesorino apartenanta al la Generacio de la 50-aj jaroj.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj kaj doktoriĝis en Informadiko, instruis kursojn de hispanamerika literaturo en la Komplutensa Universitato de Madrido. Kiel ĵurnalistino, ŝi publikigis artikolojn pri aktualaĵoj kaj literatura kritiko, same kiel kolumnojn pri opinioj en gazetoj kiel ABC, El Alcázar kaj Pueblo. Kiel romanistino ŝi traktis temojn kiel edukado de virinoj kaj dueca moralo. En 1966 ŝi riecvis la Premion Planeta pro la romano A tientas y a ciegas. Ŝi estis prezidantino de la Asociación Cultural de Amistad Hispano Mexicana. En 2001 la municipo de ŝia naskoloko inaŭguris Kulturdomon kun la nomo Marta Portal ŝiahonore.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- A tientas y a ciegas, Barcelona, Editorial Planeta, 1966 (Premio Planeta 1966)
- El malmuerto (1967)
- A ras de las sombras (1968)
- Ladridos a la luna (1970)
- El buen camino (1975)
- Un espacio erótico (1982)
- Pago de traición, Barcelona, Editorial Planeta, 1983
- El ángel caído (1994)
- Él y yo, nosotros tres (2002)
Eseo
[redakti | redakti fonton]- El maíz: grano sagrado de América (1970)
- Proceso narrativo de la revolución mexicana (1977)
- Análisis semiológico de Pedro Páramo (1981)
- Rulfo: Dinámica de la violencia (1984)
Rakontoj
[redakti | redakti fonton]- La veintena (1973)