Marta Rivera de la Cruz
Marta Rivera de la Cruz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Marta Rivera de la Cruz | ||||
Naskiĝo | 4-an de junio 1970 (54-jaraĝa) en Lugo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido vd | ||||
Partio | Ciudadanos vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Francisco Rivera Cela (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto biografo verkisto de porinfana literaturo eseisto ĵurnalisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Eseo vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marta María RIVERA de la Cruz (Lugo, 4a de junio 1970) estas hispana verkistino, politikistino kaj ĵurnalistino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi studis ĵurnalismon en la Komplutensa Universitato de Madrido (1988-1993). Ŝi ekkarieris literature en 1996 per El refugio, kiu ricevis la duan premion Premio de Novela Corta Joven y Brillante. Ekde tiam ŝi publikigis ankaŭ porjunulajn verkojn, novelojn kaj eseojn, krom foje kinajn scenarojn. Ŝi ricevis fiversasjn premiojn: nome la Premio Ateneo Joven de Sevilla de Novela en 1998 pro Que veinte años no es nada —en kiu ŝi rakontis pasion por fama verkisto, 20 jarojn pli aĝa—; pro En tiempo de prodigios, ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta 2006, kio popularigis ŝin.
Marta Rivera de la Cruz estis ankaŭ eldonistino: responsa pri antologio Cuentos clásicos de Navidad (Espasa, 2003) kaj de la libro La ciudad de las columnas, de Alejo Carpentier, publikigita en 2004. Ŝi instruis kreivan verkadon kaj kutime kunlaboris kun diversaj komunikiloj, kiel El País Semanal, la radiprogramo Al sur de la semana de COPE, La Sexta Noche (2013-2014) kaj Más vale tarde (2013-2014) en La Sexta, ktp.
Ŝi estis membro de la partio Ciudadanos ĝis 2021, kiam ŝi ligiĝis al same dekstra Popola Partio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- El refugio (1996). II Premio de Novela Corta whisky J&B, Joven y Brillante.
- Que veinte años no es nada (Algaida, 1998). III Premio Ateneo Joven de Sevilla de Novela.
- Linus Daff, inventor de historias (Plaza y Janés, 2000; en 2007 en Planeta kiel El inventor de historias.
- Hotel Almirante (Espasa-Calpe, 2002).
- En tiempo de prodigios (Planeta, 2006; finalista de la Premio Planeta).
- La importancia de las cosas (Planeta, 2009)
- La vida después (Planeta, 2011)
- La boda de Kate (Planeta, 2013)
- Nosotros, los de entonces (Planeta, 2016)
Vojaĝlibro
[redakti | redakti fonton]- Viajar a Chipre (Plaza y Janés, 2000; Leer-e, 2012).
Eseoj
[redakti | redakti fonton]- Fiestas que hicieron historia (Temas de Hoy, 2001).
- Tristezas de amor (Espasa-Calpe, 2003).
- Grandes de España (Aguilar, 2004).
Rakontoj
[redakti | redakti fonton]- La vida prodigiosa de Martín Salazar (2008, rete).
- Los tres cumpleaños de los Pérez Fontán (2014, rete).
Porinfan-junula
[redakti | redakti fonton]- Otra vida para Cristina (Anaya, 2007).
- La primera tarde después de Navidad (Anaya, 2008). V Premio Anaya de Literatura Infantil y Juvenil.
- Sombras (Ediciones Destino, 2010).
Scenaro
[redakti | redakti fonton]- Helpis ĉe La conjura de El Escorial, de Antonio del Real.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- El beso del andén, en la antologio Sobre raíles (Imagine Ediciones, 2001).
- 1934, en vojaĝlibro Traslatio literaria y xacobea (Imagine Ediciones, 2007).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marta Rivera de la Cruz en la hispana Vikipedio.