Saltu al enhavo

Martin Lichtmesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin LICHTMESZ (naskiĝinta Martin Semlitsch[1] en 1976 en Vieno) estas aŭstra publicisto, tradukisto kaj aktivisto de novdekstrismo.

Li nombriĝis inter la aŭtoroj[2] de Instituto pri Ŝtatpolitiko kaj de la gazeto "Sezession". Laŭ propraj asertoj li studis ĉe germana filmakademio pasiginte plurajn jarojn en Kreuzberg.[3] Li antaŭe verkis ankaŭ por la periodaĵoj "Neue Ordnung" kaj "Eigentümlich frei" kaj reĝisoris la etfilmon Der Wald (2002).[4] Krome li iam aktivis en la movado de malluma kulturo.[5]

Kun Götz Kubitschek, Felix Menzel kaj Johannes Schüller li taksatas unu el la centraj uloj de la identisma movado en Germanujo. Ankoraŭ antaŭ populariĝo de ĝi en Germanlando, ili transprenis la konceptojn el Francujo.[6]

Lichtmesz tradukis politikajn klasikaĵojn el la franca lingvo, ekz. verkojn de Jean Raspail kaj Renaud Camus.

En 2015, redaktoro Gerhard Lechner de la viena ĵurnalo Wiener Zeitung laŭdis la belecon kaj sincerecon de la libro Kann nur ein Gott uns retten?[7] La literaturkritikisto Ijoma Mangold substrekis, ke Lichtmesz kapablis en la libro Mit Linken leben malkovri multajn blindajn makulojn ĉe maldekstruloj/liberaluloj.[8] Akran talenton interpreti politikaj kontraŭlojn vidas ĉe Lichtmesz ankaŭ Tilman Krause.[9]

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Helmut Kellershohn: "Die jungkonservative Neue Rechte zwischen Realpolitik und politischem Existenzialismus", ĉe: Zeitschrift für Geschichtswissenschaft 63 (2015) 9, p. 721–740, konkrete p. 732
  2. Gürcan Kökgiran, Kristina Nottbohm: "Semiologische Guerilla von rechts? Diskursive Aneignungs- und Umdeŭtungsstrategien der Identitären Bewegung Deutschland", ĉe: Gudrun Hentges k.a. (eld.): Sprache – Macht – Rassismus. Metropol, Berlin 2014, ISBN 978-3-86331-121-6, p. 327–348, konkrete p. 331
  3. Clemens Riha: "Auf dem Rittergut. Eine Begegnung mit Deutschlands Neuen Rechten" - ĉe: Kulturzeit, 14.8.2011 (televidaĵo)
  4. Semlitsch ĉe IMDb
  5. Alexander Nym (eld.): Schillerndes Dunkel. Geschichte, Entwicklung und Themen der Gothic-Szene. Plöttner Verlag, Leipzig 2010, ISBN 978-3-941848-16-0, p. 425
  6. Gürcan Kökgiran, Kristina Nottbohm: "Semiologische Guerilla von rechts? Diskursive Aneignungs- und Umdeŭtungsstrategien der Identitären Bewegung Deutschland", ĉe: Gudrun Hentges k.a. (eld.): Sprache – Macht – Rassismus. Metropol, Berlin 2014, ISBN 978-3-86331-121-6, p. 330-331
  7. Gerhard Leĉner: "Klagelied über Europa", ĉe: Wiener Zeitung,8.9.2015, p. 24
  8. Ijoma Mangold: "Neue Rechte: Der Nimbus des Nonkonformismus" - ĉe: Die Zeit, 18.10.2017
  9. Tilman Krause: "Lernt die Rechten doch erst mal kennen!" - ĉe: Die Welt, 15.3.2018