Martin Wegelius
Martin Wegelius | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1846 en Helsinko |
Morto | 22-an de marto 1906 (59-jaraĝa) en Helsinko |
Tombo | Tombejo Hietaniemi ![]() |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Grandprinclando Finnlando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto muzikinstruisto muzikologo ĥorestro ![]() |
Martin WEGELIUS (n. la 10-an de novembro 1846 en Helsinko; m. la 22-an de marto 1906 samurbe) estis finna komponisto de klasika muziko kaj muzikinstruisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Wegelius ekstudis en Helsinko, sed poste daŭrigis sian trejnadon en Vieno en 1870, kaj baldaŭ poste (1871–73) iris al Leipzig, kie li estis instruita fare de Carl Reinecke kaj aliaj kaj kompletigis siajn studojn en 1878 en Munkeno sub Josef Rheinberger.
Wegelius tiam laboris kiel kapelmajstro ĉe la Finna Opero (fako de la Finna Nacia Teatro, 1878/79), kiel pianisto, akompananto kaj ankaŭ kiel muzikrecenzisto. En 1882 li fondis la Helsinkian Muzikan Instituton, la hodiaŭan Akademion Sibelius, kie la poste renoma komponisto Jean Sibelius komencis studi tri jarojn poste (Martin Wegelius estis lia unua instruisto pri komponado) kaj mem iĝis instruisto en la akademio inter 1890 kaj 1992. Inter la studentoj de Martin Wegelius - li instruis muzikteorion kaj komponadon – ankaŭ estis Armas Järnefelt, Erkki Melartin, Toivo Kuula kaj Selim Palmgren.
Li verkis plurajn lernolibrojn inkluzive de la libro Historio de Okcidenta Muziko, kiuj travivis multajn eldonojn kaj gravegis por muzikedukado en Finnlando ĝis la Dua Mondmilito. Martin Wegelius, kiu estis admiranto de Rikardo Wagner kaj fondis Wagner-Societon en 1889, ankaŭ komponis interalie iujn korusajn kaj orkestrajn verkaĵojn, ĉefe en romantike lirika stilo.