Saltu al enhavo

Marvdaŝt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marvdaŝt · مرودشت‎
urbo de Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Farso
Telefonkodo 0728
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 858  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 52′ N, 52° 48′ O (mapo)29.87416666666752.8025Koordinatoj: 29° 52′ N, 52° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 620 m [+]
Horzono UTC+03:30
Marvdaŝt · مرودشت‎ (Irano)
Marvdaŝt · مرودشت‎ (Irano)
DEC
Situo de Marvdaŝt · مرودشت‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marvdasht [+]
vdr

Marvdaŝt (perse مرودشت‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Farso, en Irano.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Marvdaŝt situas sur altebenaĵo laŭ rivero 39 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 147 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Jasuĝo, 255 kilometrojn de Buŝehro (same de Persa Golfo), 660 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Marvdaŝt situas en proksimeco de antikvaj urboj, kiuj jam ruiniĝis. Inter ili la plej fama estas Persepolo. Male, Marvdaŝt estis fondita en la 20-a jarcento. En 1935 oni fondis fabrikon, samtempe urbeto formiĝis ĉirkaŭ la fabriko. Ĉiujare alvenis homoj el la proksimaj vilaĝoj aŭ eĉ el foraj regionoj. Iom post ankaŭ aliaj fabrikoj ekfunkciis kaj Marvdaŝt iĝis industria urbo. La urba municipo formiĝis en 1940.

En Marvdaŝt pluraj fabrikoj funkcias (ekzemple petrolkemia komplekso, ledfabriko, uzinoj pri nutraĵoj). En la urbego 3 universitatoj funkcias. En la apudaĵo pro la fekundaj teroj oni kultivas ekzemple tritikojn, maizojn, tomatojn, kukumojn.

Al Marvdaŝt kuras ĉefvojoj al Ŝirazo kaj Esfahano, krome estas 2 aliaj provincaj urboj.

Marvdaŝt situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas proksimume po 300 mm. Inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 18 °C.

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]